Antaŭ nelonge, en sia deklaro, la ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko, diris, ke Ĉinio sin trovas en relative nebona pozicio en la agrikultura internacia konkurenco pro tio, ke en la sinsekvaj tri jaroj aperis la malfavora saldo en komerco de agrikulturaĵoj.
La ĉina centra banko opinias, ke la kialo kuŝas en politikoj de evoluintaj landoj pri la agrikultura subvencio kaj komerca bariero, kaj ankaŭ en la relative postiĝinta maniero de la ĉina agrikultura produktado. La ĉian centra banko diris ankaŭ, ke post la ĉina aliĝo al Monda Komerca Organizo, rapide disvolviĝas la internacia komerco de ĉinaj agrikulturaĵoj, pro tio Ĉinio fariĝis la 5-a plej granda eksporta lando de agrikulturaĵoj kaj la 4-a granda importa lando de agrikulturaĵoj en la mondo, sed nun kiam la agrikultura internaciigo ĉiam pli disvolviĝas, la ĉina agrikulturo vizaĝas pli kaj pli intensa internacia konkurenco.
En la jaro 2006, la totala eksporta kaj importa sumo de ĉinaj agrikulturaĵoj atingis proksimume 63,5 miliardojn da usonaj dolaroj, je 13% pli multe ol tiu en la sama periodo de la antaŭlasta jaro, kaj norda Ameriko, Azio, suda Ameriko kaj Eŭropo ankoraŭ estas la ĉefaj importaj merkatoj de la ĉinaj agrikulturaĵoj.
|