Nuntempe, la libra merkato de Ĉinio estas pli kaj pli malfermata. Antaŭ nelonge, s-ro Liu Binjie, vic-direktoro de la ĉina Ŝtata ĵurnalisma kaj Eldona Administracio, diris, ke en malfermo la eldona kaj emisia entreprenoj de Ĉinio iras al merkatigo kaj internaciigo.
Origine, la eldona kaj emisia aferoj estis monopoligitaj de la ĉina ŝtata kapitalo. S-ro Liu Binjie diris, ke en 5 jaroj post la ĉina aliĝo al Monda Komerca Organizo, profunda ŝanĝiĝo okazis al la eldona kaj emisia aferoj de Ĉinio. Nuntempe ekster-kapitalaj entreprenoj laŭpaŝe eniras en la detal-vendan kampon de libroj kaj gazetaro de Ĉinio. La nombro de ekster-kapitalaj presaj entreprenoj superis 2 200, kaj Ĉinio jam fariĝis presa bazloko en la mondo. Iuj alilandaj libroj, inkluzive de debitaj libroj, povas esti sinkrone emisiataj en Ĉinio kaj aliaj mondpartoj. Samtempe Ĉinio grandkvante importas originale eldonajn librojn, ĵurnalojn, revuojn kaj videajn produktojn el aliaj landoj. Ĉinio plifortigas protektadon de intelekta proprieto, kaj donas la egalrajtan traktadon al ĉinaj kaj eksterlandaj aŭtor-rajtantoj.
|