Laŭ prognozo de raporto publikigita de la ĉina Akademio de Sciencoj antaŭ nelonge, ĉijare la moderna loĝistika afero de Ĉinio tenos rapidan progreson, kaj la totala monsumo de la socia loĝistiko atingos 73,9 mil miliardojn da juanoj, je proksimume 24% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.
La raporto montras la disvolvan tendencon de la ĉina loĝistika afero kiel jene: la faka loĝistiko de la granda kvanto da komercaĵoj plue estos la gravita punkto de disvolvado; la loĝistika sistemo ankoraŭ pli multe atentos pri garantio al sekureco de produktado kaj vivo de la popolamasoj; la konstruado de loĝistikaj fundamentaj instalaĵoj kontinue iros, la loĝistika merkato fariĝos pli bonorda ktp.
En la jaro 2006, la totala loĝistika monsumo de Ĉinio atingis proksimume 59 mil miliardojn da juanoj, je 24% pli multe ol tiu en la sama periodo de la antaŭlasta jaro.
|