• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-26 16:12:07    
Nokta elirmalpermeso sur okcidenta bordo de Jordano

cri

En la 25-a de februaro israela nacidefenda armeo komencis vastan priserĉadon kaj praktiki noktan elirmalpermeson en la urbo Nablus, troviĝanta sur la okcidenta bordo de Jordano. La israela armeo anoncis, ke tiu ĉi ago celas malhelpi atakon de palestinaj armitaj personoj, dum la palestina flanko kondamnis Israelon, ke ĝi detruis klopodon, faritan de Palestino en la lastaj jaroj por restartigo de la paca intertrakto.

Laŭ vidintoj, frumatene de tiu ĉi tago la israela armeo veturigis ĉirkaŭ 80 ĵipojn kaj buldozojn al la urbo Nablus, kaj blokis ĉefajn enirejojn kaj vojojn kondukantajn al la urbo. Poste israelaj armeanoj komencis serĉi palestinajn armitajn personojn. Laŭ raporto de la usona novaĵ-agentejo Associated Press, israelaj armeanoj prenis palestinan junulon kiel ŝildon kontraŭ atako de palestinaj armitoj. La israela armeo ankaŭ deklaris praktiki noktan elirmalpermeson al la malnova distrikto de la urbo Nablus, tio ĝenas ĉirkaŭ 50 mil loĝantojn, kaj lernejoj estas devigite fermitaj. Lokaj televidstacio kaj radio estas okupataj, per ili la israela armeo ordonis, ke loĝantoj ne eliru. Laŭ la israela armeo, tiu ĉi ago daŭros en kelkaj tagoj ĝis la efektivigo de milita celo.

En la priserĉado okazis konflikto inter israelaj armeanoj kaj palestinaj armitoj. Vidintoj diris, ke israelaj armeanoj pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj larmigajn obusojn por forpeli palestinanojn, kiuj ĵetis ŝtonojn al aŭtoj de la israela armeo. Ĝis nun 2 israelaj armeanoj kaj ĉirkaŭ 10 palestinanoj mortis en tiu ĉi konflikto.

Laŭ la israela armeo, lokaj palestinaj armitoj intencas fari armilojn por ataki Israelon. La israela armeo anoncis, ke en la pasintaj du tagoj ĝi trovis du armilajn laboratoriojn kaj grandan kvanton da dinamito. La israela armeo akuzis, ke la urbo Nablus, troviĝanta en la norda parto sur la okcidenta bordo de Jordano, estas la centro de teroristoj, kaj pretendis, ke la milita ago celas preventi atakon. Loĝantoj diris al raportisto, ke la israela armeo praktikas militan agon preskaŭ ĉiuvespere en tiu ĉi urbo.

Palestina oficisto serioze kondamnis la israelan agon. Saeb Erekat, la palestina ĉefdelegito por intertrakto, diris, "La israela invado detruas la klopodon, faritan de Palestino por efektivigo de la milita halto. Oficisto el Hamas en Gaza kondamnis la israelan armeon, ke la milita ago celas malhelpi starigon de la palestina nacia unueca registaro. Proparolanto de la palestina transira registaro elmetis demandon rilate al la israela milita ago. Li diris, ke ago de la israela armeo atestas, ke la israela registaro intencas malsukcesigi la mekkan interkonsenton, atingitan inter Hamas kaj Fatah. Laŭ raporto, nun Hamas kaj Fatah organizas nacian unuecan registaron laŭ la mekka interkonsento, atingita en la komenco de tiu ĉi monato. Laŭ tiu ĉi interkonsento, la nova registaro respektos interkonsentojn, atingitajn inter Palestino kaj Israelo. Ankaŭ Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, klopodas persvadi Hamas por ke la nova registaro estu konforma al postulo de la internacia socio, agnoski Israelon.