La 26-an de februaro, la ĉina Akademio de Sciencoj, la plej alta scienc-esplora instituto de la ĉina natur-scienca kampo, publikigis "Opiniojn de Ĉina Akademio de Sciencoj pri Reguligo de Scienc-esploraj Kondutoj", celante bridi netaŭgajn kondutojn en la scienca esplorado.
Tiu dokumento faris eksplicitan determinon pri netaŭgaj kondutoj en la scienca esplorado, kaj ankaŭ decidis fondi Moralan Komisionon.
En la sama tago, la ĉina Akademio de Sciencoj publikigis ankaŭ "Deklaracion pri Scienca Koncepto", kaj elmetis, ke la valoro de sciencoj kuŝas en strebado por la vero kaj por feliĉo de la homaro, en akcelado de la homa libera evoluado kaj harmonio inter la homo kaj la naturo. La deklaracio apelacias al la scienc-teknikaj laborantoj starigi la ĝustan sciencan koncepton.
|