En la lastaj kelkaj tagoj, element-lernejoj kaj mezlernejoj de Ĉinio sinsekve komencis la novan lerno-semestron. Por garantii senpagan enlernejiĝon de kamparaj infanoj en la periodo de la kampara deviga edukado, la ĉina registaro asignis 10,6 miliardojn da juanoj por tio.
Ĉinio praktikas 9-jaran sistemon de deviga edukado, inkluzive de la stadio de elementa lernejo kaj la stadio de malsupra mezlernejo. En marto de la pasinta jaro, la ĉina registaro elmetis, ke en la sekvantaj du jaroj, Ĉinio senigos lernantojn de la kampara deviga edukado je ĉiuj lerno-kotizoj, ankaŭ "Leĝo pri Deviga Edukado" de Ĉinio eksplicite difinas, ke la eduka mon-asigno devas kliniĝi al kamparaj lernejoj.
|