• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-28 17:29:05    
Kial Bush faros viziton al Latin-Ameriko?

cri

Laǔplane usona prezidento Bush faros viziton al 5 latin-amerikaj landoj Brazilo, Urugvajo, Kolombio, Gvatemalio kaj Meksikio. Analizistoj opinias, ke per tiu ĉi vizito Bush celas ŝanĝi sian "malatenton" pri la latin-amerika regiono kaj bremsi la influon de kontraǔ-usona forto en tiu ĉi regiono.

Bush faros viziton al latin-amerikaj landoj pro konsidero pri la tutgloba strategio de Usono. La komenco de la jaro 2007 ne estas bona por la registaro de Bush. En la propra lando la nova Kongreso gvidata de la Demokratia Partio faligis Bush en embarasan situacion rilate la irakan militon kaj plurajn problemojn pri internaj aferoj, kaj en Latin-Ameriko januare respektive enoficiĝis nikaragva elektita prezidento Daniel Ortega, ekvadora prezidento Rafael Correa kaj venezuela prezidento Hugo Chavez, kiu komencis sian 3-an prezidentan oficperiodon, kaj ili ĉiuj estas maldekstraj gvidantoj, kiuj dolorigas Usonon je la kapo. Plej maltrankviliga estas tio, ke spertinte la "superan ĝeneralan elektadon" en 2006, kontraǔ-usonaj maldekstraj gvidantoj jam regis 13 latin-amerikajn landojn, inter ili kelkaj nove elektitaj gvidantoj publike elmetis sian politikon kontraǔ Usono. Tial ĉi-foja vizito de usona prezidento Bush unue celas bremsi la influon de la kontraǔ-usona forto en Latin-Ameriko.

Aliflanke, de sia prezidentiĝo Bush ĉiam malatentas Latin-Amerikon, kio alfrontigas Bush al granda premado el la publika opinio. Tial ĉi-foja vojaĝo de Bush ankaǔ celas ŝanĝi tiun ĉi situacion. En 2001, enoficiĝante kiel usona prezidento, Bush elmetis, ke li prenos disvolvi rilatojn kun latin-amerikaj landoj kiel sian prioritatan celon de la eksteraj aferoj. Tamen post la "Septembro-11a" Evento, la registaro de Bush rapide movis sian rigardon for de Latin-Ameriko kaj metis sian fokuson sur mezorientan kaj kontraǔ-terorisman problemojn. Ĝi ne plu atentas pri disvolvo de la rilatoj kun latin-amerikaj landoj. Kelkaj erudiciuloj kaj amaskomunikiloj opinias, ke la rilatoj inter Usono kaj Latin-Ameriko falis al la plej malalta nivelo de la lastaj 15 jaroj. La registaro de Bush jam ne povas ne preni rimedojn pri tio.

Krome, ĉi-foja vizito de Bush celas ankaǔ plibeligi la figuron de Usono. En la latin-amerika regiono la registaro de Bush estas ĝenerale malbonvena pro la iraka milito kaj la ekonomia kaj komerca politikoj de Usono. Post finiĝo de la malvarm-milito Usono arbitre praktikas sian solflankisman politikon kaj senbride tretas la internacian regularon per la preteksto de bato kontraǔ terorismo. Tio vekis oponon de la pacamaj popoloj de diversaj landoj, inkluzive de la latin-amerikaj landoj.

Antaǔtage venezuela prezidento Hugo Chavez komentis pri la vizito de Bush, ke Bush faros la viziton kun la celo redukti la influon de Venezuelo en Latin-Ameriko. Chavez asertis, ke la diplomatia politiko de Bush renkontos fiaskon.