• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-02-28 19:48:24    
Yantai bonvenigis pintan tempon de investo de taiwan-aj komercistoj

cri
En la lastaj 30 jaroj, la ĉina norda marborda urbo Yantai altiris amason da eksteraj kapitaloj per abundaj naturaj riĉfontoj, perfektaj bazaj instalaĵoj kaj forta scienc-teknika potenco. En la lastaj kelkaj jaroj, sekve de tio, ke taiwan-aj komercistoj movis investan gravitan centron norden, la urbo Yantai bonvenigis pintan tempon de investo de taiwan-aj komercistoj.

En la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, al Yantai venis unua amaso da taiwan-aj komercistoj, ili persone vidis la disvolvan procezon de yantai-a investa medio. Sinjoro Jiang Zhengping estas unu el ili. En 1989, li faris investon en Yantai, fondis aparatan limigitan korporacion kaj ekproduktis aŭtajn ekzaktajn aparatojn. Rememorante la komencon de kreo de la korporacio, Jiang Zhengping diris, ke la afero de "malsato" plej multe impresis lin.

"Kiam ni fondis la korporacion, ni ofte malfrue finis laboron. Ĝenerale, kuiristoj en grandaj hoteloj jam foriris el sia laboro, ni ne povis trovi manĝaĵojn."

Diligenta sinjoro Jiang havas la kutimon, ke hodiaŭa problemo ne estu prokrastata al morgaŭ, pro tio li ofte laboris ĝis nokte. Sed, tiam en la urbo Yantai, restoracioj estis tre malevoluintaj, tial fininte sian laboron, sinjoro Jiang manĝis nur tasajn nudelojn.

En la lastaj jaroj en Yantai, diversaj instalaĵoj rapide disvolviĝis, kaj sinjoro Jiang ne refoje malsereniĝos pro manĝaĵo en nokto.

En 2001, taiwan-a komercisto Jiang Zhengping kunlaboris kun amiko investis 5 milionojn da usonaj dolaroj kaj fondis manĝaĵan limigitan korporacion Yantai Wanke. Post nelonge, sojo, produktita de la korporacio, kun la marko "Wanjiaxiang", havas tre altan famecon en la provinco Shandong. Parolante pri la sukcesa kialo, sinjoro Jiang diris, ke tio profitis de du flankoj. Unu estas lia klopodado en negoco, dua estas helpo el la loka registaro en multaj flankoj. En 2003, Jiang Zhengping estis elektita estro de yantai-a asocio de taiwan-aj komercistoj. En sia serva tempo, li helpis al multaj taiwan-aj entreprenoj disvolviĝi en Yantai. Li diris:

"En la lastaj du jaroj, pli kaj pli da taiwan-aj komercistoj venis al la urbo Yantai, ankaŭ pliiĝis niaj membroj kaj niaj aferoj. Ni ofte konigas al membroj investan staton. Ni sciigis al ili, kia loko estas bona elekto por ili. Cetere, se iuj renkontas malfacilon en negoco, nia asocio helpos al ili, ĉiujare ni traktas multajn ĉi tiajn aferojn."

1 2