• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-02 17:33:34    
Koreio montris pozitivan sintenon por komenca ago de plenumo de komuna deklaro

cri

La 1-an de marto en Pjongjango, Kim Yong Nam, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Supera Popola Asembleo de Koreio, intervidiĝis kun la delegacio de Korea Respubliko, kiu venis al Koreio por partopreni en la 20-a ministro-nivela interparolo inter Koreio kaj Korea Respubliko, kaj diris, ke realigo de sennukleigo sur la korea duoninsulo estas la instrukcio de la korea forpasinta ŝtata prezidanto Kim Il-song kaj Koreio klopodos por realigi tiun ĉi celon. Tiu ĉi esprimo de Kim Yong Nam estis rigardata de la publika opinio kiel alia pozitiva sinteno montrita de Koreio por plenumi la komunan dokumenton Komenca Ago por Plenumo de la Komuna Deklaro pasigitan en la 13-a de februaro dum la 3a-perioda kunveno de la 5-a 6-flanka interparolo.

Post la 3a-perioda kunveno de la 5-a 6-flanka interparolo, tio fariĝis fokuso atentata de ĉiuj flankoj, kiel Koreio plenumos la komencan agon. Lastatempe Koreio prenis serion da pozitivaj agoj ĉi-flanke. Unue ĝi startigis la procezon pri normaligo de la rilatoj kun Usono kaj kun Japanio. En la 5-a kaj 6-a de marto en Nov-Jorko okazos la interparolo de la laborgrupo pri normaligo de la rilatoj inter Koreio kaj Usono. En la 7-a de marto en Hanojo, okazos la interparolo de la laborgrupo pri normaligo de la rilatoj inter Koreio kaj Japanio. En la pasinta semajno Koreio ankaǔ invitis Mohammed el-Baradei, ĝeneralan direktoron de la Internacia Atom-Energia Agentejo, viziti Koreion por diskuti pri la detaloj de fermo de la nukleaj instalaĵoj. Laǔ konigo Mohammed el-Baradei espereble vizitos Koreion en la mezo de marto. Krom tio, en la 27-a de februaro en Pjongjango, Koreio ankaǔ restarigis kun Korea Respubliko la ministro-nivelan interparolon rompitan dum 7 monatoj.

En la supre menciitaj pozitivaj agoj la publiko plej atentas pri la interparolo de la laborgrupo pri normaligo de la rilatoj inter Koreio kaj Usono baldaǔ okazonta en Nov-Jorko, ĉar tio estos unuafoja interparolo de la lastaj pli ol 50 jaroj post la finiĝo de la korea milito. La publiko ankaǔ rimarkis, ke Usono startigos la procedon ne plu enlistigi Koreion en "landojn subtenantajn terorismon" kaj antaǔenpuŝos la procedon fini la Leĝon pri Komercado kun Malamikaj Landoj. Post la finiĝo de la 3a-perioda kunveno de la 5-a 6-flanka interparolo, estro de la usona delegacio Hill diris, ke la financaj problemoj inter Usono kaj Koreio estos solvitaj en 30 tagoj.

Analizistoj opinias, ke pro la longtempa praktikado de malamika politiko al Koreio fare de Usono, Koreio sentas sin ege manka je sekureco. Ĝi do ekspluatas nukleajn armilojn, ne nur por protekti la stabilecon de la regpotenco, sed ankaǔ por teni militan forton kontraǔ Usono.