• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-02 17:56:54    
Revidiĝas ĉarmo de tradicia kulturo en Ĉinio

cri
En la ĉina libra merkato, provizo kaj vendo de libroj pri tradicia klasiko kaj pri historio tenas varman tendencon kaj enhavo elsendata en televidaj kaj retaj programeroj pri ĉinaj historio kaj tradicia kulturo, estas pli kaj pli atentata de spektantoj. Dum intervjuo de raportisto, aŭdiĝas ĝenerala opinio, ke en la nuna socio, ĉinoj serĉas koran hejmlokon kaj ĉerpas forton por antaŭenmarŝo en ĉina antikva tradicia kulturo.

En pekina ekspozicio pri mendo de libroj okazinta antaŭ nelonge, raportisto vidis, ke plejparto de partoprenantaj eldonejoj aranĝas budojn por tutforte disvastigi librojn pri ĉinaj historio kaj tradicia kulturo. Estro de Nuntempa Monda Eldonejo sinjoro Song Zude diris al raportisto, ke menda kvanto de tiuj libroj okupas pli ol 30% en la totala menda kvanto de la eldonejo. Li diris:

"Nun tradicia kulturo estas bonvena. Surbaze de enketo kaj esploro, ni opinias, ke legantoj havas bezonon esplori kaj interesiĝi pri tradicia kulturo kaj la bezono estas pli kaj pli granda. Povas esti dirite, ke estas nature por homoj retrospekti komprenon de si mem. Kaj laŭ mi, tio estas nur komenco."

Ĉinio havas kulturan historion je miloj da jaroj, en la moderna kaj nuntempa epokoj, sekve de ŝpruco de okcidenta spirita kulturo al Ĉinio, ĉina antikva tradicia kulturo estas pli kaj pli malmulta en vidkampo de la publiko. Tamen la stato ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj.

Sinjoro Zhu Liyong laboras en iu fremdalingva amaskomunikilo kaj esplore legas ĉinan tradician kulturon en la libera tempo. Li havas sian konscion pri revigliĝo de tradicia kulturo en la popola socio. Li diris:

"Mi lernas fremdlingvon, tamen nun mi trovas, ke mankas al mi kompreno de la ĉina kulturo. Kiam mi faras interfluon kun alilandanoj, t.e. dialogon kun ili, ili certe esperas, ke mi donos aŭtoritatan eksplikon pri la ĉina kulturo, ĉar mi estas ĉino, tamen mi ne povas eldiri multe, Kial? Tio kuŝas en manko al mi rilate al la ĉina kulturo.

Vizitante elementan lernejon, mezlernejon kaj universitaton, mi lernis sciojn el libroj kaj kompreno estas tre malprofunda. Mia pensmaniero kaj ĉefaj ricevataj scioj estas formataj en la okcidento. Estas malmulta kompreno al scioj kaj saĝo akumulitaj de nia nacio en kelkmil jaroj. Tial nun ni refosas aĵon, kio estis neglektata de ni por ke ni komprenu ilian esencon."