• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-05 16:54:54    
Iraka ĉefministro reorganizos kabineton (foto)

cri

La 3-an de marto, iraka ĉefministro Nuri al-Maliki anoncis, ke li reorganizos la kabineton en la venontaj du semajnoj, kaj faros enketon al registaraj oficistoj, rilataj al ekstremismaj organizoj. Oni ĝenerale opiniis, ke tiu ĉi ago evidente celas antaŭenpuŝi la planon pri nacia repacigo kaj restarigi sekurecon kaj stabilecon en Bagdado.

Nuri al-Maliki diris, ke li planas reguligi la kabineton en la venontaj du semajnoj, organizi novan politikan federacion, kaj forbalai personojn, rilatajn al kontraŭregistaraj armitaj fortoj kaj procesi kontraŭ ili. Li ne klarigis, kiom da personoj estos anstataŭigataj en la kabineto konsistanta el 39 oficistoj, tamen li konfesis, ke li diskutas kun plurlandaj trupoj pri tio, kiuj estos arestataj kaj pro kio tiuj estos arestataj. Samtempe ankaŭ irakaj justicaj fakoj kontrolas koncernajn dokumentojn kaj kolektas atestojn. Iraka koncerna oficisto diris, ke probable 9 ministroj perdos la oficon, interalie 6 kabinetaj membroj, lojalaj al Muqtada al-Sadr, gvidanto de kontraŭusona ŝijaista sekto. Laŭ koncerna informiĝinto, 100 policanoj kaj registaraj oficistoj estos kontrolataj aŭ akuzataj pro la rilatoj kun ekstremismaj organizoj.

Analizantoj opiniis, ke ordigo de la kabineto celas armitojn, kiuj okazigis konflikton inter diversaj sektoj, precipe partizanojn de Muqtada al-Sadr en la registaro kaj parlamento. Nuri al-Maliki faris tiun ĉi decidon ĉefe pro jenaj kaŭzoj.

Unue, la 10-an de tiu ĉi monato en Bagdado okazos regiona sekureca konferenco pri la iraka problemo. Ĉeestos al la konferenco delegitoj el irakaj najbaroj kaj 5 konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN. Por eviti secesion el konflikto inter irakaj sektoj, en najbaraj landoj, kaj akiri subtenon de diversaj flankoj, Nuri al-Maliki nepre devas montri al la internacia socio la impreson, ke la iraka registaro detranĉu la rilatojn kun armitaj grupoj, kiuj okazigis konflikton inter sektoj, precipe kun la armeo Mahdi, gvidata de Muqtada al-Sadr.

Due, depost kiam usonaj trupoj kaj irakaj sekurigaj trupoj kune lanĉis la sekurecan planon Leĝoj kaj Ordo, februare en Bagdado, mil kontraŭregistaraj armitoj estas mortigitaj aŭ arestitaj. Pro tio multaj armitoj moderiĝis aŭ fuĝis eksterlanden. Praktikado de la sekureca plano liveris favoran situacion al Nuri al-Maliki por ke li sin liberigu el la kateno de politikaj fortoj, rilataj al kontraŭleĝaj armitoj.

Trie, Nuri al-Maliki alfrontas fortan premon el la interno kaj eksterlando. Usono opiniis, ke la armeo Mahdi, gvidata de Muqtada al-Sadr devas porti respondecon pri plejparto de konfliktoj inter diversaj sektoj en la lasta jaro. Pro tio Usono urĝas al Nuri al-Maliki detranĉi la rilatojn kun Muqtada al-Sadr, kaj starigi novan politikan federacion kun ĉefflua ŝijaista sekto, milda sunaista sekto kaj kurdoj.