La 6-an de marto en Pekino, s-ro Luan Enjie, ĝenerala komandoro de la ĉina luno-sonda programo, diris, ke la unua artefarita luna satelito de Ĉinio "Chang'e n. 1" jam estas preta por flugi al la luno, kaj ĝia flugado realiĝos eble en la kuranta jaro. S-ro Luan Enjie diris ankaŭ, ke dum tri jaroj, Ĉinio, sin apogante sur propraj fortoj, esploris kaj faris la lunan sateliton "Chang'e n. 1" kaj la tutan kompletigan programon, kaj en tiu programo partoprenis proksimume dekmil homoj.
Laŭ alia raporto, Ĉinio jam posedas la teknikan kapablon sendi astronaŭtojn al la luno ene de 15 jaroj.
|