• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-08 16:59:57    
Pinta Konferenco de EU havas diskuttemojn pri energio, klimato kaj ekonomio

cri

Vespere de la 8-a de marto en Bruselo okazos Printempa Pinta Konferenco de Eŭropa Unio. Ĝi daŭros en du tagoj. En la konferenco registaraj ĉefoj diskutos ĉefe pri energio, klimato kaj ekonomio, kaj probable pasigos strategian dokumenton.

De la lastaj du jaroj, laboroj pri energio kaj mediprotekto okupas gravan lokon en Eŭropa Unio. Marte de la lasta jaro Komisiono de Eŭropa Unio publikigis verdan libron pri energio, poste Eŭropa Unio rapidigis ellaboron de la komuna prienergia politiko. La 10-an de januaro, Komisiono de Eŭropa Unio publikigis la unuan raporton pri taksado de energio. En ĉi-foja konferenco oni pasigos planon de agado pri protekto al energio kaj klimato, ellaboritan surbaze de la raporto. Laŭ tiu ĉi plano, Eŭropa Unio sin dediĉos al disvolvo de renovigeblaj energioj, altigo de efikeco en uzado de energio kaj reduktado de ellaso de forceja gaso.

Laŭ la celo, difinita en projekto de la plano, Eŭropa Unio aldonos asignon en scienca esploro kaj popularigo de novaj teknikoj; en 2020 oni klopodos altigi la proporcion de renovigeblaj energioj en la totala energikonsuma kvanto de Eŭropa Unio, de 6,5% ĝis 20%, kaj tiun de biofuelo en trafika konsumado ĝis 10%.

Rilate al la altigo de efikeco en la uzado de energio, Eŭropa Unio planas redukti la mezkvantan konsumon je 20% en 2020. Projekto de la plano elmetis plurajn proponojn, inkluzive de tio: starigi 12 fabrikojn de malmulte karbohavaj energioj antaŭ 2015, kaj plenumi esploron pri karbo-kapto antaŭ 2020. Laŭ prognozo, elektrokonsumo por hejma lumado okupas 8% en la totala elektrokonsuma kvanto de Eŭropa Unio. Se Eŭropa Unio povos realigi la celon pri reduktado de la energikonsumo je 20% en 2020, laŭ prognozo, ĉiujare oni ŝparos 100 miliardojn da eŭroj, kaj reduktos ellason de karbona dioksido je 780 milionoj da tunoj.

Rilate al reduktado de forceja gaso, Kiota Protokolo postulas, ke de 2008 ĝis 2012 Eŭropa Unio devas redukti ellason de karbona dioksido je 8% kompare kun tiu en 1990. Sur tiu ĉi bazo, projekto de la plano postulas, ke de 2012 ĝis 2020 Eŭropa Unio reduktu plu la ellason je 12%.

Krom energio kaj medio, efektivigo de la kreskado de ekonomio kaj enoficigo estas alia grava punkto en la laboroj de Eŭropa Unio. Lisbona Strategio, reviziita en 2005, prenis antaŭenpuŝon de la kreskado de ekonomio kaj enoficigo kiel ĉefan ekonomian celon de Eŭropa Unio antaŭ 2010.