• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-10 17:12:51    
Famaj vidindaĵoj en Songshan

cri
Pro la fantazieca medio, oni ofte forgesis, kie ili sin trovas. Tiu mistera kaj kvieta pitoreskejo altiras al si ĉiujn turistojn, kiuj ekskursas al Arbara Parko de Songshan. S-ro Ma, respondeculo de la pitoreskejo, citis al ni kelkajn vizitindejojn de la parko. Li diris:

"La konataj vizitindejoj estas la primitiva arbaro, Centpaŝa Fonto, Am-birda Roko, Tri-eskalada Fluo, Muziko-aŭskulta Lageto ktp."

Karaj amikoj, dum la vojaĝo al belaj vizitindejoj, nepre necesas la loĝejo kaj manĝaĵo, ĉu ne? En Arbara Parko de Songshan, se turistoj volas loĝi en la montaro, ili povas loĝi en la hejmo de lokaj kamparanoj, sur ilia interesa ter-lito, populara en la norda parto de Ĉinio. La terlito estas farita el ŝtola plato, briko kaj argilo, kaj estas varma dum la vintro kaj malvarmeta dum la somero. Turistoj povas preni manĝaĵojn popularajn en la kamparo, kaj sperti iujn laborojn de kamparanoj. Krome, la loka turisma administracio aparte aranĝas karakterizajn manĝaĵojn por regali turistojn. Oficisto de la turisma administracio de la gubernio Yanqing en la antaŭurbo de Pekino s-ro He diris:

"Kiam vi ekskursas al Songshan, vi povas preni multajn tieajn frandaĵojn, kiuj estas nemankigeblaj en la tradicia nupto. Ni ankaŭ faris renovigon al ili sur la tradicia bazo, kaj tiuj frandaĵoj certe plaĉas al turistoj el diversaj lokoj."

Karaj amikoj, kiam ni laciĝis pro longa vojaĝo kaj interesa vizitado, ni devas iom ripozi por nin refreŝigi, ĉu ne? En Songshan estas tre bonaj termofontoj konataj en la tuta lando. Tiel frue kiel antaŭ pli ol 1 500 jaroj, oni jam aranĝis ĉi tie bonajn instalaĵojn, kiuj ĉefe servis al tiamaj aristokratoj. La akvo de termofontoj de Songshan entenas mult-specajn materiojn utilajn al la homa korpo. Ofte sin banante en tiuj termofontoj, oni povas ne nur forigi la psikan premon, sed ankaŭ sin resanigi el iuj malsanoj. De la antikveco tiea termofonto estas ideala loko por sanigado kaj refreŝigado. La akva temperaturo tenas ĉirkaŭ 45 gradojn Celsiuse, kaj la taga akvo-eliĝa kvanto atingis 2 mil kubmetrojn.