• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-14 17:19:09    
Kial iraka ĉefministro subite vizitis gravan urbon de sunaistoj?

cri

En la 13-a de marto, iraka ĉefministro Nouri al-Maliki subite flugis al Ramadi, ĉefurbo de la iraka okcidenta provinco Anbar, por fari inspektadon kaj diskuti kun lokaj oficistoj kaj tribaj gvidantoj pri la sekureca problemo. Tio estas la unua fojo por la ŝijaista ĉefministro inspekti Ramadi, gravan urbon de la sunaismaj moslemoj, depost sia enoficiĝo kiel iraka ĉefministro. Analizistoj opinias, ke tiu ĉi ago de Nouri al-Maliki montris, ke la iraka registaro plifortigos sekurecajn rimedojn en regionoj ekster Bagdado kaj serĉos interpaciĝon kaj kunlaboradon kun la ĉefa forto de la sunaismaj moslemoj.

Ramadi, la ĉefurbo de la provinco Anbar, estas la plej granda urbo de la sunaismaj moslemoj en Irako kaj ankaǔ la ĉefa bazloko de la sunaisma kontraǔusona armita forto. Tie oftas agadoj de la kontraǔusona armita forto kaj malstabilas la sekureca situacio. Antaǔtagmeze de tiu tago, akompanate de ministroj pri nacidefendo kaj pri internaj aferoj, Nouri al-Maliki, kun la protektado de 2 armitaj Apache-helikopteroj, atingis Ramadi per helikoptero de la usona armeo. En Ramadi, Nouri al-Maliki kaj Maamoun Sami Rashid al-Alwani, estro de la provinco Anbar, faris interparolon. Ili diskutis pri la problemo restarigi sekurecon kaj rekonstrui fundamentajn instalaĵojn en la urbo. Nouri al-Maliki ankaǔ vidiĝis kun lokaj tribestroj, oficistoj de la loka registaro, oficiroj kaj soldatoj de la iraka sekuriga trupo kaj de la usona armeo garnizonanta en Irako.

Analizistoj montris, ke Nouri al-Maliki subite faris inspektadon al la grava urbo de la sunaismaj moslemoj ĉefe pro jenaj kialoj:

Unue, en la mezo de februaro en Bagdado, la usona armeo garnizonanta en Irako kaj la iraka sekuriga trupo okazigis la sekurigan agadon "Leĝo kaj Ordo". De la praktikado de tiu agado, jam ĉirkaǔ 700 membroj de armitaj fortoj estis arestitaj. Multaj armitoj pro la premado fuĝis al ĉirkaǔaj provincoj. Tial, la iraka sekuriga trupo kaj la usona armeo garnizonanta en Irako plifortigas militan agadon en la regionoj ekster Bagdado.

Due, post la praktikado de la agado "Leĝo kaj Ordo" la ŝijaismaj armitoj, precipe kelkaj gvidantoj de la Mahdi-armeo, foriris de Bagdado kaj eĉ fuĝis al aliaj landoj, tamen la sunaismaj armitoj ankoraǔ fabrikas diversajn atakajn eventojn. Se tiaj atakoj ne estos efike detenitaj, la ŝijaisma Mahdi-armeo kompreneble prenos agadon por sin venĝi. Tial, Nouri al-Maliki bezonas helpon kaj kunlaboron de la ĉefaj personoj de la sunaisma sekto por izoli kaj bati la ekstremisman forton de la sunaisma sekto.

Trie, en la 10-a de la kuranta monato en Bagdado okazis la internacia konferenco pri sekureco de Irako. La konferenco ne akiris efektivan frukton, tamen diversaj flankoj, inkluzive de Usono, Irano, Sirio kaj aliaj periferiaj landoj sidis kune kaj faris pacan dialogadon. Tio liveras relative favoran internacian medion por la registaro de Nouri al-Maliki bati ekstremistan forton kaj antaǔenpuŝi nacian interpaciĝon. Sub tia cirkonstanco Nouri al-Maliki inspektis Ramadi por esprimi, ke la iraka registaro ĉiam klopodas por bati ekstremismon kaj antaǔenpuŝi nacian interpaciĝon.