• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-16 13:52:48    
Lucas Jassmura kaj Chuck Smith

cri
Ĉi tie ni publikigis unue leteron de Lucas Jassmura, due leteron de Chuck Smith pri establiĝo de "Amikumu".

1. letero de Lucas Jassmura

Karaj amikinoj kaj amikoj,

Hodiaŭ, aŭskultante la programon de Ĉina Radio Internacia elsenditan la

18an de februaro, pli malpli 30 minutojn post la komenco de la programo, la skipo de ĈRI prezentis la novaĵojn, kiujn ili preparas por siaj retejo kaj

programo. Facile konstateblas la novaj nomoj (almenaŭ de mi nekonataj), la novaj programeroj, kaj la granda forto, kiun ili prenas por oferi al

Esperantujo profesiajn komunik-servojn.

Mi ĉiam miris pri la fakto ke ili elsendas ĈIUTAGE DUM 60 MINUTOJ en Esperanto. Kiel diable ili sukcesas tion fari senlace kaj sen ripeti informojn tagon post tago? Kaj nun ili prezentos eĉ pli profesiajn

programerojn, por kiuj ili devos uzi altnivelajn teknikajn/fakajn terminojn

ĈIUTAGE!!!...

Ni estu teditaj pro tio, ke ili uzas Esperanton en tiu tre alta nivelo por

efike uzi nian lingvon en ĉiuj aspektoj de la homa vivo dum ni apenaŭ movas fingron tiurilate! Mi konfesas ke mi estas iom ĵaluza, sed estas pozitiva ĵaluzo; fakte mi EGE GRATULAS la ĉinojn, ĉar ili montras al ni, kiel bone kaj profesie uzi Esperanton.

Kaj ni ne diru eĉ vorton pri ilia Esperanta prononco! Multaj okcidentuloj mokas pri la prononco de niaj geamikoj ĉinaj, sed tiuj samaj okcidentuloj ne uzas 10% da forto kaj viglo, kiujn havas la ĉinoj por la lingvo internacia.

Do, mi aŭdace asertas, ke la motoron de Esperanto ne gvidas eŭropanoj nek brazilanoj, sed ĉinoj. Ĉu mi troigas? Ni do observu detale kaj ĉiutage

tion, kion faras niaj gesamlingvanoj de l' alia parto de l' mondo, kaj ni

konstatos al kiu apartenos la estonteco de Esperanto.

Jam' temp' está!

Amike kaj samlingvane,

Lucas YASSUMURA

Brazilo

2. letero de Chuck Smith pri "Amikumu"

La 18-an de februaro, ni lanĉis Amikumu-n ( http://www.amikumu.com )

pro la Semajno de Internacia Amikeco. Per Amikumu, vi povas facile amikumi kun aliaj esperantistoj tra la tuta mondo. Vi povas trovi proksimajn amikojn, homojn kun samaj interesoj kaj ankaŭ libere diskuti en niaj novaj babilejo kaj forumo.

En Amikumu ĉiu povas krei profilon en kiu li aŭ ŝi prezentas sin.Vi povas aldoni pri kio vi interesiĝas kaj alŝuti fotojn. Poste eblas en Amikumu serĉi esperantistojn, ekzemple laŭ interesoj, kaj aldoni certan personon - amikon - al via konto. Similas al la eblecoj, kiuj donas la retejoj de MySpace kaj LiveJournal.

Verŝajne la plej interesa opcio en Amikumu estas la ebleco vidi ĉiujn uzantojn sur Google Maps. Tiel oni povas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo vidante kie kiu loĝas. Eĉ estas aparta paĝo kiu montras al vi liston de uzantoj ordigitaj laŭ proksimeco al vi, do vi povas malkovri nekonatajn esperantistojn eĉ en via urbo!

Ni konstatis, ke ne ĉiam facilas ekhavi kontaktojn kun esperantistoj, ĉu en propra regiono, ĉu kun samaj interesoj. Momente ĉefe post longa aktivado ene de la movado kaj ĉefe per renkontiĝoj, eblas ekhavi internacian amikaron. Per Amikumu, vi povas pli facile interkonatiĝi kaj plene uzi la avantaĝojn de la Interreto.

Estas multaj planoj pliampleksigi la potencojn de Amikumu. Ekzemple ni

intencas doni al vi la eblecon krei grupojn, vikiojn kaj blogojn. Sendu al ni viajn proponojn por ke ni ĉiuj povu pli facile amikumi internacie! Do, ek! Iru al http://www.amikumu.com kaj amikumu!

Bondezirojn,

Chuck Smith