• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-16 15:50:31    
Okazis en Pekino konferenco de laborgrupo pri orient-azia paca kaj sekura mekanismo

cri

Antaŭtagmeze de la 16-a de marto, en la rusa ambasadorejo en Ĉinio okazis la konferenco de laborgrupo pri orient-azia paca kaj sekura mekanismo kadre de la ses-flanka interparolo pri la nuklea problemo de Korea Duoninsulo.

La laborgrupo pri orient-azia paca kaj sekura mekanismo estas unu el la 5 laborgrupoj kadre de la ses-flanka interparolo, kaj la rusa flanko servas kiel estro de tiu ĉi laborgrupo.

La 15-an de marto, en la ambasadorejo de Korea Respubliko en Ĉinio, okazis en Pekino la konferenco de laborgrupo pri ekonomia kaj pri-energia kunlaboro, estrata de la flanko de Korea Respubliko. Kaj la 17-an de marto en Pekino okazos konferenco de laborgrupo pri sennukleigo de Korea Duoninsulo, estrata de la ĉina flanko.

Laŭ informo, la 6-a sesflanka interparolo okazos la 19-an de marto en Pekino.