La 18-an de marto en Pekino, ĉina ŝtatafera konsilanto Tang Jiaxua esprimis sian esperon, ke Ĉinio kaj Japanio faru endajn kontribuojn por garantii longedaŭran, sanan kaj stabilan disvolviĝon inter la du landoj, kaj por protekti pacon, evoluadon kaj prosperon de Azio kaj la mondo.
Tiujn vortojn diris Tang Jiaxuan, kiam li intervidiĝis kun delagacio de la japanaj regantaj partioj estrata de Hidenao Nakagawa, ĝenerala sekretario de la japana Liberal-Demokratia Partio, kaj Kazuo Kitagawa, ĝenerala sekretario de la japana partio Nova Komeito.
La du japanaj gastoj esprimis, ke la japanaj registaro kaj regantaj partioj klopodos kune kun la ĉina flanko por puŝi la strategiajn kaj reciproke favorajn rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio disvolviĝi antaŭen.
|