• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-22 07:23:13    
"Sablofluiga Rivero"

CRI

"Sablofluiga Rivero", ĉine Liushahe, plumnomo de Yu Xuntan, naskita en la provinco Sichuan. Antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, li jam tre amis progresajn literaturaĵojn kaj artaĵojn. Post la liberiĝo, zorgate de fama novelisto Xirong, kiun ni jam konigis rete en la 6–a de aprilo, 2006, li diligente provadis la verkadon. En 1956 li publikigis poemarojn "Kamparaj Nokturnoj", "Adiaŭi Marson" kaj tiel plu. Samjare li, post intensa preparo, fondis monatan revuon de poezio "Steloj" kaj aperigis en ĝia inaŭgura numero "Herboj kaj Arboj", poemojn en prozo, ekzemple "Poplo" – "Ŝi, solece starante sur smeralda ebenaĵo, almontras alte la lazuran ĉielon, per longa glavo verde glimanta, kvazaŭ por trapiki la firmamenton. Probable, ŝtormo aŭ uragano eltirus ŝin kun ŝiaj radikoj. Tamen, se eĉ ŝi perdus la vivon, ŝi restus rekta, anstataŭ kurbigi sin al iu ajn en la mondo!"; "Liano" – "Sin kroĉante al siringo, li rampas, grimpas, kaj supreniĝas kaj sin levas kaj… kaj ĝis fine li atingas la siringan kronon kaj pinte sternas siajn florojn. Mortas la siringo pro lia implikado. Oni dehakas la siringon kaj faras el ĝi hejtaĵon. Kuŝante sur la tero, li anhelas kaj angoras. Anhelante li ĉasas per sia rigardo alian arbon."; "Kakto" – "Ŝi ne volas kaĵoli mastron per freŝaj floroj, portante ponardojn sur la tuta korpo. La mastro, pelinte ŝin el sia ĝardeno, eĉ guton da akvo ne donas. Sur sovaĝejo, en dezerto, ŝi vivas, kaj naskas gefilojn…"; "Umeujo" – "Plej tardas ŝia amo, kompare kun tiu de ŝiaj fratinoj, ĉu pli aĝaj, ĉu pli junaj. En printempo ĉiaj floroj allogas papiliojn per ĉarmaj ridetoj, sed ŝi promesas sin silente al neĝo en vintro. Flirtemaj papilioj ne meritas ŝian kison, kiel la aliaj floroj ne indas esti karesataj de blanka neĝo. El la fratinoj, ĉu malpli junaj, ĉu malpli aĝaj, ŝi plej malfrue ridas, tamen ŝia rido pleje ĉarmas."; "Venena Fungo" – "Li aperas sur la bordo de rivero, en tia angulo, kiun la sunaj radioj ne atingas. Li sorĉas homojn, tage per bela kolora vesto kaj nokte per malhele verda fosforlumo. Tamen eĉ 3-jara infano lin ignoras, ĉar panjo jam diris, ke li estas salivo sputita de venena serpento."

Kara samideano, en 1957, Sablofluiga Rivero stagnis, juĝate kiel dekstra elemento kontraŭrevolucia kaj antipartia! Multajn jarojn! Dume li silente ricevadis fizikan hardadon kaj ideologian remuldadon, ĝis la jaro 1977, en kiu li, kvazaŭ reanimite, aŭ fakte jam tiel, publikigis poeman suiton titolitan "Melopea Seso pri Naskoloko". Kvazaŭ vulkano jarcente kvieta, subite eksplodis. Kaj lia eksplodo venigis tutlandan premion por novaj kaj eminentaj poemoj de junaj kaj mezaĝaj poetoj, 1979—1980. Sekvis intervjuado de raportistoj kiuj, unu post alia, preskaŭ trete rompis la sojlon de lia hejmo, ekzemple Wen Guo: "Intervjuo al Sablofluiga Rivero" ("Poezio" n. 9, 1980) kaj Dai Ming: "Poemoj en Prozo, Plenaj de Filozofio pri la Vivo" ("Stelo", n. 2, 1980). Sekvis ankaŭ la 1-a premio pro "Poemaro", 1982, kaj legiĝis "Pri Plantoj" en la Ĉina Antologio 1949—1979, p. 392 por tutmondaj esperantistoj.