• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-27 14:27:38    
Pri naskiĝo de franca unua Konfuzia Instituto

cri

"Laŭ mi, hodiaŭ ni ĉeestas al la ceremonio, kiu estos evento en la historio de kultura interfluo inter Ĉinio kaj Francio. Ĝi ja estas la inaŭguro de la Konfuzia Instituto en la Diderota Universitato en Parizo."

Jen parolas ĉina sendito al Francio sinjoro Qu Xing en la inaŭguro de la Konfuzia Instituto en la Diderota Universitato en Parizo. La Instituto estas la unua konfuzia instituto en Francio. De la lastaj jaroj, pli kaj pli intimas la kulturaj interfluoj inter Ĉinio kaj Francio, tion bone atestas la fondiĝo de la Konfuzia Instituto.

La Konfuzia Instituto de la Diderota Universitato en Parizo estas kunfondita de la ĉina Wuhan-a Universitato kaj la franca Diderota Universitato en Parizo. La instruadon gvidas instruistoj el la Wuhan-a Universitato. En 2006 la Instituto ekvarbis kursanojn. Nun estas pli ol 140 kursanoj respektive pri la ĉina lingvo, kaligrafio, tajĝiquan kaj kuirarto. Direktoro el la ĉina flanko de la Instituto, profesoro el la Wuhan-a Universitato sinjoro Zhou Hanbin konigis:

"Niaj kursanoj plejparte estas emeritoj kaj funkciuloj, por ili ne gravas diplomo. Ili esperas pluapaŝe koni la socion, kulturon kaj historion de Ĉinio, pere de lecionoj pri lingvo kaj kulturo. Ni planas funkciigi la Instituton delikata fenestro al francoj por koni Ĉinion, platformo de efika interfluo."

Laŭ konigo de la menciita ĉina sendito sinjoro Qu Xing, nun en Francio estas pli ol 20 000 lernantoj pri la ĉina lingvo. Laŭ li, la kialo de "fervoro al la ĉina lingvo" kuŝas en la jenaj tri flankoj:

"Rilate al pluraj problemoj, kiaj ĉinaj evoluado, stabileco kaj pli kaj pli alta pozicio en la mondo multaj alilandanoj esperas rekte aŭskulti la voĉon de Ĉinio. Tio estas la kialo politika. Cetere estas la kialo kultura. La ĉina kulturo ja posedas ampleksajn sciojn kaj profundan erudiciecon. Multaj aferoj en ĝi estas ne tradukeblaj, tio estas des pli elstara koncerne al ekonomio. Kun rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio, Ĉinio povas liveri al kompanioj kaj firmaoj en la mondo pli kaj pli multe da komercaj bonŝancoj. Tial en Francio la kompanioj, kiuj sin okupas pri kontaktiĝo kun Ĉinio, bezonas pli kaj pli multajn talentulojn sciantajn la ĉinan lingvon.

Por tio estas bona ekzemplo Damille Grantaige el la elementa kurso de la Konfuzia Instituto. Ŝi estas altranga oficistino de konfekcia komerca kompanio. Ŝi estas ege okupita, tamen ŝi ankoraŭ decidis restudi la ĉinan lingvon.

"Antaŭ pli ol 20 jaroj mi vizitis la Orienta-Lingvan Instituton kaj tie lernis iomete la ĉinan lingvon. De la pasinta jaro, nia kompanio kontaktiĝas pli kaj pli multe kun klientoj el Taiwan kaj Ŝanhajo; pro tio mi esperas denove lerni la ĉinan lingvon por pliflue konversacii kun ili."

La kultura interfluo inter Ĉinio kaj Francio pli kaj pli oftiĝas, kio ne disigeblas dis de la ĝenerala cirkonstanco de la rilatoj inter la du landoj. Vicestro de la Departemento pri Internacia Kunlaboro sub la franca Ministerio pri Eksteraj Aferoj sinjoro Jerome Pasquier esprimis nome de la Ministerio gratulon al la fondiĝo de la Konfuzia Instituto. Li diris:

"La fondiĝo de la Konfuzia Instituto en la la Diderota Universitato estas grava marko. Ĝi refoje pruvas, ke pli kaj pli antaŭenmarŝas la kunlaboro inter la du landoj sur la kampoj politika, ekonomia kaj kultura. Aliflanke, la disvastiĝo de la franca lingvo en Ĉinio multe progresas de la lastaj jaroj, en nemalmultaj urboj funkcias lernejo de la Franclingva Ligo. Ni opinias, ke la Franclingva Ligo kaj la Konfuzia Instituto kreskas respektive en alilanda grundo, tio akcelos la reciprokan interkomprenon inter la du popoloj kaj pliigos ilian agnoskon al la kulturoj de la du landoj."