La 3-an kaj la 4-an de aprilo en Nov-Delhio de Hindio okazos la 14-a pinta konferenco de Sud-Azia Asocio pri Regiona Kunlaboro. Laŭ invito de la registaro de Hindio, la sekvanta deĵoranta prezidanta lando de la asocio, la ĉina delegacio estrata de ĉina ministro pri eksteraj aferoj Li Zhaoxing ĉeestos al la pinta konferenco. Tio estos la unua fojo por Ĉinio ekspedi delegacion al la pinta konferenco de la asocio, post kiam Ĉinio fariĝis observanto de la asocio.
Tiun informon publikigis Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj la 27-an de marto en Pekino. Li diris, ke la asocio estas grava organizo pri regiona kunlaboro en la suda Azio, Ĉinio ĉiam zorgas kaj subtenas la kunlaboran procezon de la asocio, kaj esprimas bonvenigon al tio, ke antaŭ nelonge Ĉinio estis akceptita kiel observanto de la asocio. La ĉina flanko volontas fari kontribuojn al evoluado kaj prospero de la sudazia regiono.
Li proklamis ankaŭ, ke invitite de pakistana ministro pri eksteraj aferoj Mian Khurshid Mahmud Kasuri, Li Zhaoxing faros oficialan viziton al Pekistano en la 1-a kaj la 2-a de aprilo.
|