La 27-an de marto en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang diris, ke la reformado de Sekureca Konsilio de UN estas grava problemo, ankaŭ plurlflanka problemo, kaj bezonas plenan diskutadon fare de la membrolandoj pri tio.
En la regula gazetara konferenco okazinta en la sama tago, Qin Gang reasertis tiun starpunkton. Li diris, ke la reformado de Sekureca Konsilio rilatas al disvolviĝo de UN en la estonteco kaj al interesoj de diversaj membrolandoj de UN, pro tio necesas por la membrolandoj de UN plene elvolvi demoraktion, fari paciencan kaj vastan interkonsiliĝon kaj atingi la plej vastan unuecon.
|