• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-28 15:50:27    
Jianchuan-a Muzea Grupo

cri
En la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio troviĝas la plej grandskala muzea grupo kun el-popolaj rezervaĵoj, t.e. Jianchuan-a Muzea Grupo. Ĝi areas je pli ol 30 hektaroj, konsistas el dekoj da ekspoziciejoj, kaj ĉefe eksponas individuajn kolektaĵojn kaj rezervaĵojn. Nun ni kune vizitu ĝin.

La Jianchuan-a Muzea Grupo situas en la urbeto Anren de la gubernio Dayi en la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio. En aŭgusto de la jaro 2005, ĝi estis malfermita al turistoj, kaj en la sama jaro ĝi jam akceptis pli ol cent mil turistojn. Laŭ plano, establiĝos sume 25 ekspoziciejoj, tri memoraj placoj kaj kelkaj hoteloj. Nuntempe oficiale malfermiĝis 8 ekspoziciejoj kaj du memoraj placoj.

En la muzeo, la kvanto de rezervaĵoj jam superis du milionojn. Laŭ la speco kaj jaro, tiuj rezervaĵoj dividiĝas en tri ekspoziciajn seriojn. La unua serio temas ĉefe pri memoraĵoj postlasitaj sur la ĉina batalkampo okaze de la Dua Monda Milito, inkluzive de armiloj, vestoj, leteroj, dokumentoj, fotoj ktp. La dua serio temas pri ceramikaĵoj, medaloj, propagandaj afiŝoj kaj metiartaĵoj el la tempo de 1966 ĝis 1976, la eksterordinara historia periodo de Ĉinio. La tria serio temas pri popolaj moroj kaj artaĵoj de Ĉinio, inkluzive de ekspozicio pri malnov-modaj mebloj kaj malnovaj fotoj.

S-ro Fan Jianchuan estas iniciatinto kaj fondinto de la Jianchuan-a Muzeo, kaj multaj ekspoziciaĵoj estis kolektitaj de li mem dum dekoj da jaroj, sekve li bone scias devenon de ĉiu ekspoziciaĵo. Konigante iun ordinaran kaj rustiĝintan glavegon, li diris:

"Ĝia posedanto estis maljunulo loĝanta en la provinco Shanxi, kaj mi speciale iris tien por peti de li tiun ĉi glavegon."

Parto de eksponaĵoj en la muzeo estis kontribuita de amikoj el diversaj landoj, ekzemple en la jaro 2005, s-ro Robert Gruber el Usono donacis al la muzeo multe da memoraĵoj. S-ro Robert Gruber siatempe estis membro de la monde fama usona aviadista trupo "Flugaj Tigroj" en la Dua Monda Milito. En la de li donacitaj memoraĵoj troviĝas uniformoj kaj amuletoj de la membroj de "Flugaj Tigroj". Oficistino de la muzeo fraŭlino Chen Yie rakontis:

"En aŭgusto, s-ro Robert Gruber, membro de la trupo Flugaj Tigroj venis al la urbo Chengdu kaj vizitis nian muzeon. Li kontribuis multajn donacaĵojn al la muzeo, uzitajn de li kaj liaj kolegoj dum la milito. Mi memoras, ke tuj enirinte en la muzean pordon, li komencis larmi. Sur la porcelanaj portretoj eksponataj en la muzeo, li vidis sian plej bonan amikon."