• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-03-28 19:11:53    
Ŝancoj kaj defioj kunekzistas

cri

La 27-an de marto, ŝtatestroj aǔ registaraj ĉefoj de kelkaj arabaj landoj unu post alia atingis Riadon, ĉefurbon de Saudi-Arabio por ĉeesti al la Pinta Konferenco okazonta en la 28-a kaj 29-a de marto. En ĉi-foja Pinta Konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj oni diskutos pri la situacio inter Palestino kaj Israelo, la iraka problemo, la politika stagno en Libano kaj aliaj. Krome oni pasigos kaj refoje sankcios "Pacan Porpledon de Arabaj Landoj" por restartigi la mezorientan pacan procezon. Tio sendube estos la kerna temo por ĉi-foja Pinta Konferenco.

En la Pinta Konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj okazinta en la libana ĉefurbo Bejruto en 2002 oni pasigis "Pacan Porpledon de Arabaj Landoj". La porpledo entenas la principon "per tero por paco"; decidis starigi koncernan mekanismon por pavimi vojon por tiuj arabaj landoj, kiuj ankoraǔ ne establis diplomatiajn rilatojn kun Israelo, por ke ili povu fari rektan oficialan dialogon kun Israelo; apelaciis, ke la tuta israela popolo akceptu "Pacan Porpledon de Arabaj Landoj", kaptu la nunan historian bonŝancon kaj restarigu seriozan kaj rektan intertraktadon kun koncernaj flankoj de la mezorienta problemo, por kiel eble plej frue realigi pacon kaj stabilecon en la mezorienta regiono.

Analizistoj opinias, ke lastatempe en la mezorienta regiono aperis pozitiva ŝanĝiĝo, kio liveris bonŝancon por la koncernaj flankoj de la mezorienta problemo restarigi la mezorientan pacan procezon surbaze de "Paca Porpledo de Arabaj Landoj". Unue, sub la komuna aktiva klopodado de la internacia socio, inkluzive de la vastaj arabaj landoj, solvi la konfliktojn per intertraktado kaj kiel eble plej frue realigi pacon kaj stabilecon en la mezorienta regiono iom post iom fariĝis la komuna kono por ĉiuj homoj. Due, lastatempe Israelo faris pozitivan reagon al "Paca Porpledo de Arabaj Landoj" celanta solvi konfliktojn inter Palestino kaj Israelo kaj antaǔenpuŝi la mezorientan pacan procezon, kio alportis novan ŝancon por restarigi pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo.

Kompreneble, ankoraǔ restas multaj malfaciloj por realigi la celojn elmetitajn en "Paca Porpledo de Arabaj Landoj". Ekzemple, Israelo ankoraǔ rifuzas akcepti koncernan enhavon en "Paca Porpledo de Arabaj Landoj" pri justa solvo de la problemo pri palestinaj rifuĝintoj, oponas kontraǔ tio, ke la palestinaj rifuĝintoj revenu al siaj hejmoj antaǔ la jaro 1948, kaj ankoraǔ rifuzas kontaktiĝi kun la Palestina Rezista Movado (Hamas) en la palestina nacia komuna registaro. Ankaǔ Hamas rifuzas agnosti Israelon kaj forlasi perfortan agadon.

Tamen, restarigo de la mezorienta paca procezo surbaze de "Paca Porpledo de Arabaj Landoj" jam fariĝis la komuna kono por la gvidantoj de la arabaj landoj ĉeestantaj al ĉi-foja Pinta Konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj.