La 29-an de marto en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang diris, ke la ĉina flanko elkore esperas, ke en Srilankao pli frue realiĝos nacia repaciĝo kaj socia stabileco.
Laŭ raporto, antaŭtage srilankaa aerarmea bazloko estis aeratakita, rezulte mortis 3 homoj kaj vundiĝis 16. Pri tio Qing Gang faris komenton dirante, ke la ĉina registaro ĉiam oponas kontraŭ la terorisma agado kun iu ajn formo. Ni elkore esperas pli fruan realiĝon de nacia repaciĝo kaj socia stabileco en Srilankao.
|