• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-01 23:07:47    
La antikva ponto Lugouqiao

cri

La ponto Lugouqiao situas ĉ. 10 kilometrojn sudokcidente de Pekino. Ĝi ricevis la nomon Lugouqiao pro tio, ke ĝi kuŝas super la rivero Lugouhe ( la nuna Yongdinghe ). Ĝi havas historion de pli ol 790 jaroj.

Frue en la periodo de Militantaj Regnoj, Lugou estis grava pasejo de la regiono Yangji al la Nord-ĉinia Ebenaĵo. Tie troviĝis grava pramejo. Antaŭ la dinastio Jin, ĉe la pramejo servis nur ligna flosponto. Pro furioza torento kaj inundo, la ligna flosponto estis ofte translokita, kaj tio kaŭzis grandan maloportunon al la pasantoj. En 1153, la dinastio Jin prenis Zhongdu ( nuna Pekino ) kiel sian ĉefurbon kaj la pozicio de Lugou fariĝis pli grava. Por bone regi nordan Ĉinion, la regantaro de la dinastio Jin decidis konstrui tie ŝtonan ponton. Ĝia konstruado daŭris tri jarojn de 1189 ĝis 1192.

Tiu ponto estas la plej granda antikva ŝtona ponto en norda Ĉinio. En Ĉinio ĝi estas fama pro siaj imponeco, fortikeco kaj eminenta arkitekturo. Kvankam atakita de torenta inundakvo kaj veteraĉo dum preskaŭ ok jarcentoj, ĝi tamen restas sufiĉe fortika kaj povas elporti premon de pli ol 400 tunoj. La konstruantoj de la ponto montris sian talenton kaj atingis grandan sukceson. La ponto kun 11 arkaĵoj longas je 266,5 metroj. Ĝi estas konstruita el blankaj ŝtonoj, kaj ambaŭflanke de ĝi staras po 140 ŝtonaj balustroj, sur kies kapoj kaŭras skulptitaj ŝtonaj leonoj en diversaj pozoj.

Estas malfacile kalkuleblaj la leonoj sur la ponto. Oni konstatis, ke estas entute 485 grandaj kaj malgrandaj ŝtonaj leonoj sur la ŝtonaj balustradoj. Iuj el ili rigardas la ĉielon kun la levita kapo, aliaj direktas la fiksan rigardon al la planko de la ponto, triaj sidas rigardante unu alian, precipe ŝtona leono sur orienta balustro ĉe la suda flanko de la ponto streĉas siajn orelojn kvazaŭ atente aŭskultante murmuradon de la fluo. Estas skulptitaj virleonoj, leoninoj kaj leonidoj. La leoninoj ŝercas kun leonidoj kaj la virleonoj ludas pilkon.

Ĉe la du kapoj de la ponto staras po unu ŝtonplato: sur unu el ili estas gravuritaj vortoj pri rekonstruado de la ponto en 1698; kaj sur la alia estas la skribaĵo de la Qing-dinastia imperiestro Qianlong: "La Matena Luno super Lugou". En la antikveco multaj turistoj kaj literaturistoj verkis poemojn por admiri la ponton, kiam ili vidis ĝin.

En la fino de la 13-a jarcento, la fama itala vojaĝisto Marko Polo, kiu laboris kiel ŝtatoficisto de la dinastio Yuan pli ol dek sep jarojn, admiris la ponton en sia turisma noto: "…super la rivero sidas bela ŝtona ponto, verdire ĝi estas la plej bona kaj senegala ponto en la mondo." Dank' al lia vojaĝo, tiu ponto diskoniĝis ankaŭ en Eŭropo.

La gubernia urbo Wanping, oriente de la ponto, estis fondita en la dinastio Ming kiel satelito de la ĉefurbo Pekino. En la 7-a de julio, 1937, kiam japanaj imperiistoj komencis militon kontraŭ Ĉinio ĉe la ponto, la ĉina popolo leviĝis por rezistado, kiu daŭris ok jarojn. Tio estis konata kiel la Incidento de Lugouqiao, kaj pro tio la ponto fariĝis mondfama. Nun ni ankoraŭ povas vidi postsignojn de kugloj kaj bomboj en la gubernia urbo kaj sur la ponto Lugouqiao.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la popola registaro prenis Lugouqiao kiel unu el la ĉefe protektataj historiaj objektoj de la lando. Pro longa atako de veteraĉo la ŝtonaj leonoj kripliĝis, kaj la magistrato plurfoje asignifs monsumon al riparado de tiuj, kaj organizis specialistojn por esplori pri la konstruado de la ponto. Por kontentigi la trafikan bezonon, oni konstruis en la jaro 1970 la sep-arkaĵan ferbetonan ponton kun longeco de 550 metroj sude de la antikva ponto. Nun tra la nova ponto iras alia grava ŝoseo kondukanta al Pekino.