• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-02 17:27:37    
Rakonto de iu maljunulo

cri
Cao Runxing kolektis multe da ŝtonetoj kaj konstruis iun vojon. La ŝtonetoj kolektitaj de li estas tre glataj.

Maljunulo Cao forigis la herbojn tagon post tago. Estas nekalkuleble, kiom da rubo kaj flavgrundo li translokigis. En printempo de la venonta jaro, Cao Runxing plantis florojn sur la tero kaj konstruis 2 ŝtonbenkoj. Somerante floras floroj. Rubejo fariĝis ĝardeneto.

"Post konstruo de la ĝardeneto, ĉiuj homoj estas tre ĝojaj kaj volontas amuziĝi ĉi tie. Ankaŭ mi estas tre ĝoja."

La ĝardeneto rapide fariĝis plej ĉarma loko en la kvartalo.

A: Ni ofte venas ĉi tien.

B: Estas tre belega la ĝardeneto.

C: Ĉiuvespere la ĝardeneto plenas de varma etoso.

Aplaŭdita de najbaroj, Cao Runxing estas pli entuziasma. Li konstruis kioskon, artan monteton kaj fiŝbasenon. La ĝardeneto ŝanĝiĝis jaron post jaro. Li metis preskaŭ sian tutan tempon al konstruado de la ĝardeneto. Tamen lia edzino subtenas lin.

"Mia edzo faras bonan aferon. Mi subtenas lin. Mi kuiris manĝaĵon hejme, sendis akvon kaj helpis lin translokigi grundon. Mi tre ĝojas, ke najbaroj kolektiĝas kaj babilas en la ĝardeneto."

La ago de Cao Runxing kortuŝis multe da najbaroj. Sinjoro Jia diris,

"La ago de maljunulo Cao ludas iniciatan rolon en la kvartalo. Mi ofte petis lin doni lagenarian semon al mi. Ankaŭ mi volas konstrui tian ĝardeneton."

Ankaŭ studentoj en elementa lernejo en la kvartalo aliĝis al tia medibeliga agado. Ili organizis iun voluntulan grupon.

"Ni ofte balais la ĝardeneton, forigis neĝon vintre kaj purigis gimnastilojn."

Ankaŭ plenaĝuloj organizis voluntulan grupon. Ili propagandis novan rimedon por mediprotekte forjeti rubon kaj konigis manierojn por ŝpari elektron kaj akvon.

Akompanante rapidan disvolviĝon de ekonomio, Ĉinio ankaŭ vizaĝas al serioza media problemo. Farante la registaran laboran raporto en la komenco de marto, ĉefministro Wen Jiabao precipe menciis mediprotektan problemon.

Tamen ne sufiĉas la penado de la registaro. Mediprotektado en kvartalo bezonas penadon de loĝantaroj.

En Pekino ne taŭgas planti florojn kaj arbojn marte. Tamen Cao Runxing jam okupiĝis. Li kolektas ŝtonerojn por konstrui alian artan monteton. Li havas esperon,

"Multe ŝanĝiĝis la medio de la kvartalo post konstruo de la ĝardeneto. Nun la tuta lando kaj la tuta Pekino beligas la medion. Ĝis 2008, ne nur mia ĝardeneto, beliĝos la medio ankaŭ de la tuta lando. Tiam Pekino fariĝos ĝardenego. Ni invitos ĉiujn homojn en la mondo viziti Pekinon."