• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-02 18:33:35    
Ĉinio subtenas Kamboĝon rebonigi historian lokon Angkor (foto)

cri

Post 10-jara klopodado, baldaŭ finiĝos inĝenieriaĵo pri protekto kaj riparo de Templo Chau Say Tevoda de historia loko Angkor en Kamboĝo---la unua granda alilando-subtena ripara inĝenieriaĵo de kulturaj heredaĵoj de la ĉina registaro. UNESKO kaj la registaro de kamboĝa reĝlando donas altan takson al la ripara laboro.

Monda kultura heredaĵo Angkor estas unu el plej gravaj historiaj lokoj de Kamboĝo. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, laŭ postulo de UNESKO de UN, la ĉina registaro faris asignon, ekspedis ĉinajn ĉiflankajn fakulojn partopreni en protekto kaj riparo de Angkor kaj elektis la Templon Chau Say Tevoda, kiu estas serioze damaĝita en historia loko Angkor kiel unuan subtenan riparan programon.

La Templo Chau Say Tevoda ekkonstruiĝinta en la mezo de la 12-a jarcento, estas unu el reprezentaj konstruoj de konstrua arto Angkor en la matura periodo kaj inkluzivas 8 solajn konstruojn. Post unujara unuaperioda enketado kaj preparado, en la jaro 1999 ĉinaj fakuloj pri relikva protekto komencis riparan kaj rebonigan laboron al la templo. Sinjoro Shen Yang, estro de Centro de Antikvaj Konstruoj de Ĉina Relikva Instituto, kiu partoprenas en la inĝenieriaĵo, opinias, ke plenumo de la inĝenieriaĵo estas konkreta manifesto de ĉina surporto de internacia devo kaj havas gravan signifon por ekstera interfluo de ĉina relikvo-protekta tekniko. Li diris:

"Per protekto de la templo Chau Say Tevoda, koncepto, tekniko kaj rimedo de ĉina relikva protekto kaj eĉ ĝia konkreta konstruo estas kontrolata en internacia sfero. Inĝenieriaĵo pri protekto de la historia loko Angkor estas internacia platformo kaj landoj de la mondo kun relative progresinta relikvo-protekto havas sian prezentan terenon. Per la programo, ni povas fari pli da interfluoj kun landoj, kiuj lertas en relikva protekto, kaj ankaŭ povas lerni ilian progresintan sperton."

Shen Yang diris, ke en la historia loko Angkor, laborgrupoj de pli ol 10 landoj, kiaj Francio, Hindio, Japanio, Germanio, Italio kaj aliaj per diversaj manieroj, partoprenas en laboro protekti la historian lokon Angkor. De la komenco, la ĉina laborgrupo rigardas la inĝenieriaĵon kiel sintezan esploran programon kaj prenas altigon de sciencteknika enhavo kiel sian celon."

Fakulo pri relikva protekto Jiang Huaiying estas estro de la ĉina laborgrupo. De la lastaj dek jaroj, li donas plejparton de tempo al riparo de la templo Chau Say Tevoda.