• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-03 15:28:32    
Maltrankviliga situacio en Somalio

cri

La 2-an de aprilo, la somalia transira registaro alvokis loĝantojn rapide evakui hejmon en la ĉefurbo Mogadiŝo antaŭ nova ofensivo. Tio signas, ke furioza batalo, kiu daŭris jam en 4 tagoj inter la armeo de la somalia transira registaro kaj etiopaj trupoj unuflanke kaj la armita forto de la tribo Hawiye aliflanke, probable iros plu en Mogadiŝo. La situacio en Somalio estas maltrankviliga.

Tiutage Salad Ali Jelle, nacidefenda vicministro de la somalia transira registaro, deklaris, ke interkonsento pri militpaŭzo en Mogadiŝo, atingita inter la tribo Hawiye kaj etiopaj trupoj, estu vana. Li diris, ke la transira registara armeo kune kun etiopaj trupoj intense batalis kontraŭ teroristoj en la pasintaj 4 tagoj. Li akuzis, ke armitoj, kiuj batalis kun la registara armeo kaj etiopaj trupoj, rilatas kun la terorisma organizo Al-Qaeda. Li postulis, ke loĝantoj kiel eble plej rapide evakuu iujn kvartalojn de Mogadiŝo, ĉar la registara armeo ĉiaokaze okazigos novan ofensivon al teroristoj, okupantaj tiujn ĉi kvartalojn.

La 29-an de marto, mobilizante tankojn kaj helikopterojn, la registara armeo kaj etiopaj trupoj okazigis grandan ofensivon al punkto, okupata de la tribo Hawiye. Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco diris, ke la batalo, okazinta en Mogadiŝo, estas la plej furioza depost kiam Somalio falis en senregistaran staton en 1991. Laŭ nekompleta statistiko, la furioza batalo en 4 tagoj mortigis 381 homojn, kaj vundis 565, preskaŭ ĉiu el ili estas civilulo. Por eviti la militon, loĝantoj forlasis la hejmon en Mogadiŝo. La 2-an de aprilo, Alta Komisarejo de UN por Rifuĝintoj deklaris, ke en la pasintaj 10 tagoj, 47 mil loĝantoj rifuĝis el Mogadiŝo, kaj la nombro de loĝantoj, kiuj rifuĝis el Mogadiŝo pro la milito en la lastaj du monatoj, atingis ĉirkaŭ 100 milojn.

Fakte ne sola estas la batalo, okazinta en la lastaj tagoj inter la somalia registara armeo kaj etiopaj trupoj unuflanke kaj la armita forto de la tribo Hawiye aliflanke. Meze de marto okazis furioza batalo inter la du flankoj. Hawiye estas unu el la ĉefaj triboj en la mezsuda regiono de Somalio, kaj ankaŭ la plej potenca tribo en Mogadiŝo. Delonge tiu ĉi tribo estas malkontenta pri la somalia transira registaro, kaj unu el ĝiaj branĉoj estas opiniita kaŝe liveri subtenon al la terorisma organizo Al-Qaeda.

De 1990 Somalio restas senregistara. En la fino de la lasta jaro, helpate de etiopaj trupoj, la transira registaro, kiu fondiĝis antaŭ pluraj jaroj kaj delonge ne kapablis eniri en la ĉefurbon Mogadiŝon, prenis de religia armita forto la regpovon super plejparto de la tutlanda regiono, inkluzive de Mogadiŝo. La 12-an de marto la somalia transira parlamento sankciis, ke la transira registaro transloĝiĝu de Baidoa al Mogadiŝo, tuj post tio Modadiŝo estas implikita de atakoj. La 23-an la tribo Hawiye atingis kun etiopaj trupoj interkonsenton pri militpaŭzo, tamen poste oni atestis, ke la interkonsento rompiĝis pro tio, ke superulo de la tribo atingis la interkonsenton kun etiopaj trupoj sen konsento de ĉiuj armitoj. En la 29-a etiopaj trupoj kaj la transira armeo refoje okazigis grandan ofensivon al punkto, okupata de la triba armita forto. En la batalo ili unuafoje uzis helikopterojn por ataki terajn celojn.

Post furioza batalo en 4 tagoj, la 1-an de aprilo la tribo Hawiye deklaris, ke ĝi ĉesigos la batalon kontraŭ la registara armeo ekde la 14-a horo de tiu ĉi tago. Tiu ĉi deklaro portis al Mogadiŝo aŭroron, tamen analizantoj opinias, ke la situacio restas neĝojiga.