• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-03 17:11:31    
Pekina merkato de Xiushui-strato kun nova fizionomio (foto)

cri

Sur pekina orienta Chang'an-strato, troviĝas merkato pri funkciigo de kostumo---merkato de Xiushui-strato, silka kostumo vendada en la merkato altiras al si multajn alilandajn amikojn. Tamen en la pasinteco, butikumante en la merkato, oni iam trovis, ke en kelkaj butikoj vendiĝas kostumo kun falsa fama marko. Sub komuna klopodo de merkata administra departemento kaj butikoj, la stato deradike ŝanĝiĝis kaj en la merkato vendada kostumo havas memkreitan markon kaj rajtigitan markon. Antaŭ nelonge, prezidanto de Komisiono de Komerca Korporacio pri Intelekta Proprieto sinjoro Paul Ranjard persone donis al 40 butikoj honoran titolon pri "progresinta butiko por protekti intelektan proprieton".

La merkato de Xiushui-strato estas vesta merkato, kun longeco de malpli ol 3 cent metroj sur pekina Chang'an-strato. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la loko famis pro vendo de silka kostumo. Ĉar la merkato estas proksima al loko koncentranta alilandajn instituciojn en Ĉinio, multaj alilandanoj ŝatas fari butikumon en la merkato se ili venas al Pekino. En iu periodo, kelkaj komercistoj vendis vestojn kun falsa fama marko por konformi al animstato de kelkaj homoj rilate al ilia strebo al fama marko. Pro malalta prezo, kelkaj alilandanoj estis altirataj por aĉeti ilin.

Por protekti rajtojn kaj interesojn de regulaj markoj kaj konsumantoj, administra departemento de la merkato plifortigias administradon al funkcio de la merkato por ke komercistoj konsciu, ke vendo de vestoj kun falsa fama marko estas kontraŭleĝa ago atencanta intelektan proprieton. Antaŭ tri jaroj, oni rekonstruis la merkaton kaj pli ol mil komercistoj translokiĝis al nova sep-etaĝa domego. Sinjoro Hua Shijun estas malnova komercisto de la merkato, en la pasinteco li vendis vestojn kun falsa fama marko kaj nun li ne nur vendas vestojn kun donita marko, sed ankaŭ iniciateme gvidas klientojn aĉeti regulajn varojn. Li diris

"Antaŭe mi ĉefe vendis vestojn kun falsa fama marko, nun ni ŝanĝas la pensmanieron kaj ne plu faras tian komercon. Pluraj alilandanoj tenantajn sian tradician koncepton kaj venas al la merkato por aĉeti varojn kun falsa fama marko. Tamen nia pensmaniero jam ŝanĝiĝis."

Butiko de sinjoro Hua kun areo de cent kvindek kvadrataj metroj, havas diversajn varojn por surmeti kaj porti. Laŭ moda tendenco, laborantoj surmetas konformajn vestojn por liveri referencon al klientoj.

Raportisto atentis, ke ne nur en butiko de sinjoro Hua, sed ankaŭ en butikoj de komercistoj, kiuj antaŭe vendis varojn kun falsa fama marko, nun vendiĝas regula varo. Fasonoj kaj akcesoraĵoj kun falsaj famaj markoj, kiaj tiuj kun Louis Vuitton, Gucci kaj Chanel ne troveblas.