• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-04 08:32:11    
Riĉaj rezervaĵoj de Jianchuan-a Muzeo

cri
Por ke tiuj eksponaĵoj vivece manifestiĝu antaŭ la vizitantoj, la muzeo faris multajn provojn en la ekspozicia maniero. Nuntempe turistoj povas koni la historion de tiuj rezervaĵoj pere de malnovaj filmoj, karikaturaj verkoj kaj eĉ de elektronika ludilo.

Krom utiligi scienc-teknikajn rimedojn de akustiko, optiko kaj elektro, la muzeo ankaŭ aplikas sian propran konstruon kiel la plej bonan peranton por prezenti la historion. Tieaj konstruoj plejparte estis zorgeme projektitaj de en- kaj ekster-landaj arkitekturaj majstroj laŭ karakterizaj stiloj. Ekzemple, en ekspoziciejoj de la unua serio, tieaj konstruoj aŭ reproduktas scenojn de la ĉina batalkampo dum la Dua Monda Milito, eksponante rezervaĵojn; aŭ reaperigas kulturajn kaj geografiajn fizionomiojn de Ĉinio dum la milita tempo. Ofte okazas, ke tuj enirinte en iun ekspoziciejon, turistoj trovis vastan akvo-areon ĉe voj-kurbiĝo. Laŭ konigo, inter arkitektoj, kiuj aliĝis al projektado de la Jianchuan-a Muzea Grupo, troviĝas ĉina arkitekto s-ro Xing Tonghe, japana arkitekto s-ro Arata Isozaki kaj s-ro Chester A Widom, eksa prezidanto de la usona Ŝtata Arkitekta Asocio.

Karaj amikoj, post aprecado al la riĉaj rezervaĵoj de la muzeo, vi povas vin refreŝigi en restoracioj de la muzeo. El ili la restoracio Jingui Gongguan estas distingiĝa. Ĝia aspekto montras tradician stilon, kaj ĝia interno estas ornamita lukse kaj buntkolore. Ene de la restoracio, preskaŭ en ĉiu angulo videblas popolaj rezervaĵoj kiel ornamaĵoj ĉu en manĝejoj ĉu en loĝejoj. Direktoro de la restoracio s-ino Luo Yuanhui diris al rapotisto, ke la nombro de popolaj rezervaĵoj metitaj en la restoracio preskaŭ egalas al tiu de malgrand-tipa muzeo. Vidiĝas pli ol 500 malnov-stilaj propagandaj afiŝoj kaj malnovaj mebloj kolektitaj inter popolanoj. Nuntempe la mon-asigno al la tuta restoracio jam atingis 8 milionojn da juanoj, kaj oni ankoraŭ pliigas la nombron de popolaj rezervaĵoj.

En la jaro 2007, pli multaj ekspoziciejoj de la Jianchuan-a Muzea Grupo estos malfermitaj al en- kaj ekster-landaj vizitantoj. S-ino Luo Yuanhui diris:

"Kiam turistoj alvenos ĉi tien, ili trovos, ke restoracioj kaj muzeoj formis grandan brilan punkton en nia lando. Konante Ĉinion, oni samtempe sentas, ke la ĉina kulturo estas profunda kaj brila."