• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-04 17:48:56    
Vizito de Nancy Pelosi al Sirio manifestas embarason de Usono

cri

La 3-an de aprilo, prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj el la Demokratia Partio s-ino Nancy Pelosi atingis Damaskon kaj komencis sian 2-tagan viziton al Sirio. Dum sia restado en Sirio, ŝi intervidiĝos kun prezidento Bashar Assad kaj aliaj oficistoj de Sirio. Ĉi-foja vizito de Nancy Pelosi al Sirio ne nur kaǔzis refojan kvereladon inter la usonaj Demokratia Partio kaj Respublika Partio pri la politikoj al Sirio, sed ankaǔ manifestas la embarason de Usono en traktado de la problemo pri la rilatoj inter Usono kaj Sirio.

En 2003 Usono lanĉis la irakan militon kaj renversis la reĝimon de Saddam Hussein. Post tio daǔre malpliboniĝas la sekureca situacio en Irako. Tamen Usono puŝis al Sirio la respondecon pri la malbona sekureca situacio en Irako, opiniante, ke Sirio ne prenis efikajn rimedojn, nek malhelpis kontraǔ-usonajn armitojn penetriĝi en Irakon tra la siria landlimo. Usono eĉ atakis, ke Sirio intence instigas kontraǔ-usonajn armitojn eniri la teritorion de Irako por entrepreni kontraǔ-usonajn perfortajn agadojn. Usono ankaǔ riproĉis, ke Sirio subtenas la Palestinan Islaman Rezistan Movadon (Hamas) kaj libanan ŝijaisman partion Hezbollah enlistigitajn de Usono kiel terorismajn organizojn prenantajn necedeman starpunkton kontraǔ Israelo, faras obstaklon al la paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo kaj influas la pacon kaj stabilecon de Libano.

Tial, en la lastaj 4 jaroj Usono ĉiam rifuzis kontaktiĝi kaj fari rektan dialogon kun Sirio, provante per tio izoli kaj premi Sirion kaj ekskluzivi ĝin ekster la mezorienta paca procezo. Tamen en la mezperioda elektado okazinta en la pasinta jaro la Demokratia Partio gajnis venkon en Senato kaj Ĉambro de Reprezentantoj kaj reprenis la regpotencon en la Kongreso. Ĝi do elmetis dubojn kaj kritikojn al la nunaj politikoj pri Irako kaj Sirio praktikataj de la Respublika Partio kaj la registaro de Bush. Poste la Kongreso eldonis Esploran Raporton pri Iraka Problemo, postulante, ke la registaro de Bush faru rektan dialogadon kun Sirio kaj Irano, gravaj najbaraj landoj de Irako, por plibonigi la nunan sekurecan situacion en Irako.

Sub tia fono, Nancy Pelosi, kiel gvidanto de la Demokratia Partio kaj prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, komencis sian vojaĝon al Sirio. Pro tio, ke Nancy Pelosi estas la plej altaranga el la politikistoj de Usono, kiuj faris viziton al Sirio en la lastaj jaroj, ĉi-foja vizito vekis grandan atenton ne nur en Usono, sed ankaǔ en Sirio.

Rilate al ĉi-foja vizito de Nancy Pelosi al Sirio, Bush diris en la gazetara konferenco okazinta en la Blanka Domo, ke la vizito de la delegacio al Sirio naskos nenian influon, nek ludos konstruivan rolon ie ajn.

Tamen la registaraj kaj oficialaj amaskomunikiloj de Sirio faris pozitivan reagon al ĉi-foja vizito de Nancy Pelosi.