• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-05 07:15:33    
Poeta Koro super Nigra Nubo

CRI

Foje mi vizitis Shao Yanxiang (1933-- , pekinano). Tiam lia edzino ankoraŭ laboris en Al-taiwan-a Sekcio de Ĉina Nacia Radio. En lia hejmo ni intime babilis. Dume li rememoris multe da paseoj. Lia familio transloĝiĝis el la urbeto Shaoxing de la sudorienta provinco Zhejiang al Beiping (la nuna ĉina ĉefurbo Pekino en kiu ni Esperante laboras por vi). Antaŭ 1949, estante nur knabo, Shao Yanxiang jam partoprenis en movado de lernantoj. Poste li vizitis Ĉin-francan Universitaton kaj lernis la francan lingvon. Junece li publikigis poemojn en pseŭdonimoj Hirundoflugo, Ansefflugo (ambaŭ prononciĝas kiel lia nomo Yanxiang) kaj aliaj. Post la fondiĝio de la Ĉina Popola Respubliko, pluraj kolektoj de liaj poemoj, kiaj "Kanto pri Pekino", "Lontanen!" "Aŭgusta Kampofajro", "Al Kamaradoj" kaj "Ŝalmo". En la 10-jara vandalado (1966—1976) li multe suferadis. Dume li laboradis en la tiel nomata "Maj-sepa Kadrolernejo" en kiu mi ekkonis lin. En la 80-aj jaroj li revigliĝis. Sekvis "Amkanto al Historio", "Ridete Adiaŭi la 70-ajn Jarojn" kaj aliaj poemaroj. En 1982 li ricevis la 1-an premion donitan de la Ĉina Verkista Asocio. En la sama jaro li skribis artikolon titolitan "Homoj Bezonas Bonajn Poemojn". Li diris en la artikolo, "Poezio celas ĉefe purigi senton de homoj per senbrua penetrado en la koron, inspiri legantojn, edifi kaj eduki ilin. La objekto kaj sfero de la poezia rolo estas animo kaj spirita mondo de homoj. Efektiva poeto sincere elverŝas sian koron, sen afekto kaj hipokritado, kaj per vera amo tuŝas la animon de legantoj, en kio la vivo de la poezio radikas. Estas multe da artaj manieroj de poezio, ankaŭ kontrasteco de diversaj paroj, ekzemple sento kaj racio, ideo kaj bildo, subjekto kaj objekto, fakto kaj imago, rekto kaj eŭfemismo, implico kaj malkaŝo ktp."

Sed kia estas lia poezio? Bonvole legu pecon titolitan "Ni Sternis Tiun Super-altatensian Draton":

Grandapaŝe, trans la altajn montojn,

trans riverojn, valojn, ebenaĵojn,

trans la kampojn de agrikultura kooperativo,

preter la pezindustria urbo,

tra aŭtuno pluvetplena,

tra la vintro neĝa kaj gelventa,

tra l' aer' vastega,

super la senlima tero;

gigantpaŝe, tra la tempo,

de aŭtuno al printempo.

-- "Kiuj" jen demando,

"sur la tero de la patrolando,

sternas alte la 1-an

pleje grandan superalttensian draton?"

N—i!

Maje de 2005, estante jam 72-jara, Shao Yanxiang publikigis artikolon titolitan "Mia Koro super Nigra Nubo", en la monata gazeto "Ĉinaj Maljunuloj". Komence li skribis: "Antaŭ 35 jaroj (1970), ŝtormo min trafis, sed donis al mi la verson 'Mia koro restas super nigra nubo'. Poste mi ŝovis la verson en la poemon 'Horizonto'." Sekve li diris, ke sole tiuj, kiuj veturas aviadile, povas percepti tian verson. Antikvaj poetoj certe ne, kvankam ili kapablis fantazie imagi, ekzemple pri kapto de stelo. Fine li deklaris, ke li ne intencas fari reklamon por civilaviada kompanio. Kia humureco! Fakte ne vidiĝas nubo sur ia alto. Se nubfloko ĝenas la sunradiojn en mia vivo, tio signifas, ke mia animo flugas ne sufiĉe alte. Ni do provu flugi alten, anstataŭ luktaĉi kontraŭ nubo nigra!