• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-10 21:14:17    
En unua trimestro, EU, Usono kaj Japanio plue estas plej grandaj komercaj partneroj de Ĉinio

cri
En unua trimestro, EU, Usono kaj Japanio plue estas plej grandaj komercaj partneroj de Ĉinio

La 10-an de aprilo, ĉina dogana ĝenerala oficejo publikigis plej freŝan statistikon. Laŭ la statistiko, en la unua trimestro de la kuranta jaro, ĉiuflanke kaj rapide pliiĝis duflanka komerco inter Ĉinio kaj ĉefaj komercaj partneroj, Eŭropa Unio, Usono kaj Japanio plue estas la ĉinaj plej grandaj komercaj partneroj.

Ĉinio faros investon je 300 milionoj da juanoj al instalaĵoj en akvo-rezerveja regiono de Tri-Gorĝo

Ĉinio faros investon je 300 milionoj da juanoj de renminbi al translokigo de instalaĵoj en tri-gorĝa akvo-rezerveja regiono en la venontaj 3 jaroj.

Jiang Li, vicministro de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, diris, ke translokigo de instalaĵoj koncernas disvolvon de socia kariero de la akvorezerveja regiono kaj viv-stabilecon de translokigitoj en la akvorezerveja regiono. En la venontaj 3 jaroj, ĉina civilafera sistemo pluapaŝe rapidigos translokigon de tiuj instalaĵoj.

Ĉina Ministerio pri Komerco esprimis fortan malkontenton pri usona decido

La 10-an de aprilo en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Komerco Wang Xinpei proklamis, ke Ĉinio esprimas grandan bedaŭron kaj fortan malkontenton pri tio, ke la usona flanko decidis ĉi-semajne akuzi Ĉinion al Monda Komerca Organizo pri problemo de la ĉina intelekta proprieto kaj problemo de la merkato-enira permeso de eldonaĵoj.

Wang Xinpei diris ankaŭ, ke la sinteno de la ĉina registaro pri protektado de la intelekta proprieto ĉiam estas firma, ankaŭ la akirita atingo ĉiflanke estas de ĉiu vidata. La akuzo fare de Usono malobservas la komunan konon de gvidantoj de la du landoj pri forta disvolvado de la du-flankaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj konvena solvo de la ekonomiaj kaj komercaj problemoj. Tio serioze damaĝos la duflankajn kunlaborajn rilatojn jam ekzistantajn kaj alportos malutilan influon al la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj de la du flankoj.

En la sama tago, ankaŭ Tian Lipu, estro de la ĉina Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto, diris, ke la usona decido estas nek saĝa nek prudenta.

Bo Xilai: Ĉinio volontas alpreni aktivan rimedon por plivastigi importon el Pakistano

En la 9-a de aprilo, Bo Xilai, ministro de ĉina Komerca Ministerio esprimis, ke Ĉinio alte atentas kaj volontas alpreni aktivan rimedon por plivastigi imposton el Pakistano kaj solvi la problemon de neekvilibra duflanka komercado.

En la sama tago, la 13-a Konferenco de la Ĉina--Pakistana Kunlabora Komuna Komitato de ekonomio, komerco, kaj scienctekniko, okazis en Pekino. Bo Xilai prezidis la Komunan Komitaton kune kun Salman Shakh, financa kaj ekonomia konsilanto de pakistana ĉefministro.