• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-11 15:45:14    
Ĉinio sukcese pafis sateliton "Maro n. 1 B"

cri
Xinhua Novaĵagentejo raportis: Je la 11-a horo kaj 27 minutoj de la 11-a de aprilo, en la Taiyuan-a Satelito-pafa Centro, Ĉinio pafis la mem esploritan kaj faritan sateliton "Maro n. 1 B", kaj la satelito precize eniris en la difinitan orbiton.

Laŭ konigo fare de koncerna respondeculo de la ĉina Ŝtata Oceana Administracio, la nomita satelito servas por sondi maran medion, ekspluati kaj utiligi profitfontojn de maraj kreskaĵoj, konstrui havenojn kaj golfojn, monitori, preventi kaj jungi maran polucion, enketi kaj ekspluati marbordajn profitfontojn de Ĉinio ktp.

En la jaro 2002, Ĉinio pafis la unuan maran sateliton "Maro n.1 A", kaj pere de ĝi akiris grandan kvanton da donitaĵoj de la mara monitorado.

Laŭ informo, en la estonteco Ĉinio ankoraŭ laŭpaŝe disvolvos marajn satelitojn, kaj pafos satelitojn el "Maro n. 2" en la jaro 2009.