• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-11 17:53:55    
Wen Jiabao prelegis pri komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko

cri

Antaŭtagmeze de la 11-a de aprilo en Seulo, la ĉefurbo de Korea Respubliko, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris prelegon pri la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko. En la prelego li elmetis 4 proponojn pri plifortigo de la kunlaboro inter la du landoj en komerca kampo. Li diris, ke plifortigo de la komerca kunlaboro estas komuna deziro de la du popoloj.

Ĉi-jare estas la 15-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko. De la lastaj 15 jaroj la rilatoj inter la du landoj ĉiuflanke disvolviĝas, kaj la komerca kunlaboro senĉese profundiĝas, tio alportas al la du popoloj efektivajn interesojn. Laŭ statistiko, en la jaro 2006 la komerca sumo inter la du landoj atingis 134,3 miliardojn da usonaj dolaroj, plimulte je 26-obloj kompare kun la komenca periodo de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj la du landoj jam fariĝis gravaj komercaj partneroj. Sub la fono de tutmondiĝo, pliprofundigo de la komerca kunlaboro jam estas la komuna deziro de la du registaroj.

Wen Jiabao faris prelegon al pli ol 300 personoj el la dulandaj komercaj rondoj. Li esperis, ke la du landoj klopodu por antaŭenpuŝi profundan disvolvon de la komercaj rilatoj inter la du landoj. Li diris, "Komerca kunlaboro estas grava parto de la dulandaj rilatoj, plifortigo de la komercaj rilatoj estas la komuna deziro de la du popoloj; komerca kunlaboro inter la du landoj havas ĉieldotitajn kondiĉojn kaj grandan latentforton; la du landoj estas najbaroj, inter si oportunas trafiko, kaj ambaŭ interkompletigas unu la alian ekonomie; ni devas disvastigi kunlaboron kaj altigi la kunlaboran nivelon.

Wen Jiabao montris, ke la du landoj devas plivastigi komercon, akceli reciprokan investadon, plifortigi sciencan kaj teknikan kunlaboron, kaj antaŭenpuŝi kunan esploron pri liberkomerca zono de la du landoj.

Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio esperas, ke entreprenoj de Korea Respubliko, kiuj faras investon en Ĉinio, plivastigu tuŝatajn kampojn de ĝenerala fabrik-afero al agrikultura, altsciencteknika kaj serva aferoj kaj disvastigu kampon de muntado kaj produktado al esplorado kaj projektado. Li samtempe montris, ke Ĉinio volas tiri progresintan sperton el Korea Respubliko, fari interfluon kun Korea Respubliko pri tekniko kaj plifortigi kunlaboron en medi-protekto kaj energio-ŝparo.

En la prelego, Wen Jiabao ankaŭ reasertis ĉinan starpunkton persisti en vojo de paca disvolviĝo. Li diris, ke Ĉinio pli prospera kaj malferma alportos gigantan disvolvan bonŝancon por diversaj landoj de la mondo, precipe por najbaraj landoj, kaj faros pli grandan kontribuon por protekti mondan kaj regionan pacon. Fine de la prelego, Wen Jiabao tiel faris resumon de la vizito al Korea Respubliko, kiu estas mallonga, tamen enhavoriĉa: "Kvankam la vizito estas mallonga, tamen estas enhavoriĉa. Mi kredas, ke per la vizito, oni certe povas pluapaŝe antaŭenpuŝi disvolviĝon de la dulandaj amikecaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Korea Respubliko, antaŭenpuŝi disvolviĝon de la dulandaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj pliigi amikecon de la du popoloj. Dankon!"

Estro de Ĉambro de Komerco kaj Industrio, iu infludona popola ekonomia unuo de Korea Respubliko Sohn Kyung-shik diris, "La vizito de ĉefministro Wen Jiabao al Korea Respubliko manifestas tion, ke la ĉina registaro alte atentas disvolviĝon de la dulandaj kunlaboraj rilatoj. Ni esperas, ke per la bonŝanco, la dulandaj ekonomiaj rilatoj gajnu pli grandan disvolviĝon kaj evoluo de la ĉina ekonomio faru pli grandan kontribuon por komuna prospero kaj disvolviĝo de la nordorientazia regiono kaj de la mondo."