• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-12 06:41:05    
Zhuang-nacieca Poeto

CRI

En la jaro 1935, la vilaĝo Wencun de la gubernio Hengxian (en la nuna Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma regiono), ekhavis bebon kiu sekve ricevis la nomon Qilin donitan de la familio Wei (do Wei Qilin) kaj poste fariĝis poeto. Wei Qilin, abiturientiĝinte, varbiĝis en han-lingva-literaturan fakultaton de Wuhan-a Universitato situanta en Wuhan, la ĉefurbo de la provinco Hubei. En 1957 li diplomiĝis. Sed estas aparte menciinde, ke en la tempo de studado en la menciita universitato, li jam verkis longan poemon titolitan "Centbirda Vesto" laŭ popola rakonto cirkulanta en lia hejmoloko.

La poemo havas 4 partojn. La 1-a parto, "Ĉe Verdaverda Deklivo", temas pri tio, ke virino de mizera familio naskis filon, kiu poste nomiĝis Guka; la patro de Guka mortis antaŭ lia naskiĝo en peniga laborego por klana estro; malgraŭ malriĉo Guka elkreskis giganta, ankaŭ kapabla, ĉu en fizika laboro, ĉu en ĉasado, ĉu en kantado; kaj ĝuste pro la malriĉo li, jam 20-jara, ne havis edzinon. La 2-a, "Bela Koko", pri tio, ke foje Guka iris sur monton por kolekti kaj haki branĉetaĵojn, kaj subite vidis kokon; kaptinte ĝin, li portis ĝin hejmen; post 3 monatoj kaj 2 tagoj, la koko fariĝis bela knabino; la knabino, nomata Iri, sin donis al Guka kiel lian edzinon; ambaŭ kune laboris kaj feliĉe vivis. La 3-a, "Malfortiĝo de Akva Fluo", pri tio, ke vidinte la brilan ĉarmon de Iri, la klana estro ekbrulis de volupto; li donis 3 malfacilajn taskojn al Guka – dividi fazeolajn grajnojn el sezamaj, apartigi blankajn sezampecetojn disde nigraj kaj kolekti 100 virkokajn ovojn; nenio faligis la junan paron; tamen la klana estro forkaptis Iri, kiu flustris al Guka, ke ili rekuniĝos post kiam Guka finfaros centbirdan veston. La lasta parto, "Kuna Brilado de Stela Duo", pri tio, ke Iri provis prokrasti sian edziniĝon al la klana estro, tamen ŝi suferadis en privata malliberejo; post 100 tagoj, Guka pafe mortigis 100 fazanojn kaj faris centbirdan veston; per ruzaĵo li eltrompis la klanan estron; li mortigis la estron, savis sian edzinon kaj forkuris kune kun ŝi.

Tiu ĉi poemo sin karakterizas per tio, ke la aŭtoro brile priskribis moron kaj kutimon de la nacieco Zhuang kaj prezentis saĝon, talenton, kuraĝan reziston kaj sinceran amon de Zhuang-aj gejunuloj. La aŭtoro mem diris, "Popolaj rakontoj kaj legendoj, kreitaj de la popolamaso mem, klare enkorpigas sinceran amon kaj profundan malamon de la regatoj, donas akran ironion kaj fortan baton al subpremantoj kaj ekspluatantoj kaj varme prikantas kaj laŭdas el la tuta koro siajn heroojn, al kiuj la popolo atribuas sian esperon kiun la popolo mem neniel povas realigi. Tial oni devas havi fortan klasan senton, kolektante kaj ordante popolajn rakontojn kaj legendojn aŭ, surbaze de tio, farante reverkadon; estas do absolute ne lice, ke oni faras ĉion kun apatia sinteno.

En la jaro 1963, Wei Qilin gajnis jam la 1-an premion de tutlanda naciminoritatana verkado per "Feniksa Kanto", longa popolkanteca poemo spegulanta batalan vivon de Zhuang-naciecaj popolanoj antaŭ la liberigo.