• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-12 14:23:46    
Irano deklaris sian atingon el nuklea plano ĉefe por politika celo

cri

La 9-an de aprilo irana prezidento Mahmoud Ahmadinejad deklaris al la mondo novan atingon, ke Irano kapablas fari industrian produktadon de nuklea fuelo. Poste Ali Larijani, la irana ĉefdelegito por intertraktado pri la nuklea problemo, atestis, ke iranaj teknikistoj jam komencis injekti en centrifugilojn, gason de urania heksafluorido, uzatan por urani-riĉigo. La 10-an de tiu ĉi monato Gholam Reza Aghazadeh, irana vicprezidento kaj prezidanto de la Irana Atom-Energia Organizo, anoncis, ke Irano planas instali 50 000 centrifugilojn en Natanz.

De la lastaj du tagoj, la internacia socio ĝenerale kondamnas Iranon, ke ĝi faras urani-riĉigon spite al koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN. Samtempe oni dubas pri la irana industria produktivo de nuklea fuelo. Specialistoj opinias, ke por atingi la tiel nomatan industrian produktivon necesas funkciigo de almenaŭ 3 000 centrifugiloj, tamen ĝis nun oni ankoraŭ ne povas konfirmi kiom da centrifugiloj Irano instalis en Natanz. Oni ĝenerale dubas, ĉu Irano kapablas samtempe funkciigi 3 000 centrifugilojn, se ĝi vere instalis tiom da maŝinoj.

Por kia celo Irano faris tiun ĉi deklaron? Analizantoj rimarkigis, ke Irano montras sin necedema ĉefe por jenaj konsideroj:

Unue, laŭ Irano, ĉesigo de la urani-riĉigo signifas submetiĝon al la Sekureca Konsilio de UN. Britio, Francio kaj Germanio insistas pri tio, ke oni solvu la nuklean problemon per diplomatia klopodo kaj intertraktado. Irano bone konis la minimuman postulon de tiuj ĉi 3 landoj: se Irano ĉesigus la urani-riĉigon laŭ ilia postulo, eble la irana esploro pri centrifugiloj daŭros permesite. Irano jam 2-foje ricevis punon de la Sekureca Konsilio de UN, tamen ĝi intencas preni la deklaron pri nuklea atingo kiel ĵetonon por marĉandi kun la tri landoj.

Due, Usono adoptas duoblan normon rilate al nuklea problemo, tial Irano insistas pri sia necedema starpunkto. En la fino de la lasta jarcento, Usono praktikis punon al Hindio per eksport-restrikto de nukleaj fuelo kaj tekniko al ĝi, tuj post kiam Hindio deklaris enviciĝi inter nukle-posedajn landojn post nuklea provo. Poste por propraj interesoj, Usono ne nur malstreĉis la punon al Hindio, sed ankaŭ subskribis kun ĝi interkonsenton pri kunlaboro de civila nukleenergio. Hindio per disvolvo de nuklea tekniko devigis la internacian socion konfirmi ĝin nukle-poseda lando, tial Irano intencas fari la samon.

Sed analizantoj opinias, ke kvankam Hindio estas ekzemplo rilate al nuklea problemo, tamen la deklaro pri nuklea atingo eble ne povos porti al Irano bonan rezulton