• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-15 18:38:19    
(foto)Ĉinio klopodas por malmultigi la mortokvanton de gravedulinoj kaj akuŝantinoj en la malriĉaj regionoj

cri

Mortokvanto de gravedulinoj kaj akuŝantinoj estas grava normo por speguli la socian evoluadon kaj civilizacian gradon de iu lando aŭ regiono. Ĉinio havas vastan teritorion kaj neekvilibras la evoluo de diversaj regionoj. En iuj malriĉaj kaj malfacilaj regionoj en la meza kaj okcidenta partoj, ĉiam altas la mortokvanto de gravedulinoj kaj akuŝantinoj. Ekde la jaro 2000, la ĉina registaro disvolvas programon, kuncele malpliigi la mortokvanton de gravedulinoj kaj akuŝantinoj. Nun la programo jam bone efikas. Antaŭ nelonge, raportistoj de Ĉina Radio Internacia vizitis iujn malriĉajn regionojn en la sudokcidenta provinco Sichuan. En la hodiaŭa programero ni parolu pri ĉirilataj laboroj en tiuj regionoj.

La gubernio Muchuan estas montabunda malriĉa gubernio situanta en la suda parto de la provinco Sichuan. Laŭ malnova kaj difektita vojo, ni veturis proksimume 40 minutojn kaj atingi montpiedon de la urbeto Muchuan. Nia intervjuota vilaĝanino Li Yunzhen loĝas sur deklivo de la monto. Tiam pluvetis.

Piedirinte sur zigzaga kaj kota montvojo tridek minutojn, ni finfine atingis la hejmon de sinjorino Li Yunzhen. La kvardekjara sinjorino Li Yunzhen gravedis kvarfoje ekde la jaro 1990. Tamen pro malriĉeco, ŝi ĉiam akuŝis hejmen, tri el la kvar beboj mortis dum akuŝoj. Ŝi mem kelkfoje vizaĝis al la danĝero de morto. En la jaro 2000, ŝi kvinafoje gravedis. Kuracistoj de la vilaĝo faris ekzamenon por ŝi, kaj diris al ŝi, ke la pozicio de la feto estas ne ĝusta, ŝi devas naski en hospitalo. Tio ĉagrenis ŝin.

"La kuracistoj de la vilaĝo persistis, ke mi akuŝu en hospitalo, tamen mi ne havis monon, mi ne povis ne akuŝi hejme. Ili diris, ke mi povas ŝuldi al la hospitalo. Mi do akuŝis tie. Mi dankas ilin, se ne estus en hospitalo, mia filineto sendube mortus."

Laŭ la loka politiko, malriĉaj virinoj akuŝantaj en hospitaloj povas havi monhelpon de la registaro je certa sumo, la ceterajn kostojn oni nenecese pagas en unu fojo. Tio enhospitaligis Li Yunzhen por akuŝi, kaj sukcese naski inan bebon. La enhopitaliĝo kostas 250 juanojn de renminbi, la registaro monhelpis 80 juanojn. Sinjorino Li Yunzhen pagis la ceterajn sumon en la postaj du jaroj.

Estro de la gubernio sinjoro Ye Sanqiang konigis, ke de la jaro 2000, la gubernio sume helpis pli ol 1 300 virinojn gravedajn kaj akuŝajn kun totala sumo de 190 mil juanoj de renminbi. Tiuj monhelpoj enhospitaligis 70% de akuŝantaj virinoj. Kvankam la proporcio estas malalta, tamen kompare kun la pasinteco, tio estas granda progreso. Tio je kvarono malpliigis la mortokvanton de gravedulinoj kaj akuŝantinoj de la gubernio en 2005.

Krome, la gubernio faris investon al kuracejoj de diversaj urbetoj por aĉeti plu necesajn instalaĵojn kaj medikamentojn por gravedaj kaj akuŝaj virinoj. Oni regule organizas trejnadon al vilaĝaj kuracistoj. La gubernio Muchuan troviĝas en montregiono, multaj virinoj loĝas sur la monto kiel Li Yunczhen, tie la aŭto ne povas atingi. Tial la urbetoj formas portilaron por respondi la urĝan okazaĵon.

Ankaŭ periferiaj gubernioj Ebian, Jinkouhe, Mabian kaj aliaj disvolvas programon por malmultigi la mortokvanton de gravedulinoj kaj akuŝantinoj. Precipe en lokoj amase loĝataj de naciminoritatoj, kaj en iuj aparte malriĉaj regionoj, ankoraŭ funkcias la feŭda kutimo kaj postiĝinta naskiga rimedo. Tial koncernaj fakoj disvolvas klerigon rilatan al sanigado por ŝanĝi la naskan koncepton de popolamaso. Ekzemple, inter Yi-naciecanoj en la gubernio Mabian cirkulis moron akuŝi en propra domo, kaj tiu naskita ekstere ne estas propra bebo. Akceptinte la propagandon, plejparte de Yi-naciecanoj jam forigis la postiĝintan koncepton pri nasko. La raportistoj renkontis Yi-naciecan virinon Tian Qiong, kiu faris akuŝon en hospitalo. Ŝi diris:

"Estas bone akuŝi en hospitalo. La instalaĵoj de hospitaloj estas pli bonaj. Kaj ĉi tie oni estas tre trankvila."

Laŭ konigo, la ĉina registaro komencis praktiki la programon por redukti mortokvanton de gravedulinoj kaj akuŝantinoj en la jaro 2000. Nun la programo jam disvastiĝas en ĉirkaŭ mil gubernioj, baze ampleksantaj ĉiujn lokojn ekonomie postiĝintajn en la meza kaj okcidenta regionoj. En la lastaj 6 jaroj, la investo farita de la centra registaro atingis 440 milionojn da juanoj de renminbi, estas programo kun plej granda investo fare de la registaro por la sano de virinoj kaj beboj ekde la fondiĝo de la nova Ĉinio. Proparolanto de Ĉina Ministerio pri Sano sinjoro Mao Qun`an konigis, ke diversaj lokoj de Ĉinio utilis la programan kapitalon por helpi malriĉajn virinojn, samtempe disvolvis propagandon, aĉetis instalaĵojn kaj medikamentojn kaj trejnis medicinajn profesiulojn, tio evidente efikas:

"Ĝis la fino de la jaro 2005, en la 23 programhavaj provincoj, la mortokvanto de gravedulinoj kaj akuŝantinoj grandmezure malleviĝis. Kompare kun tiu en la jaro 2001, ĝi averaĝes malleviĝis je 25,8 %"

Sinjoro Mao diris ankaŭ, ke la programo estos pluapaŝe etendanta tra la tuta lando. Samtempe, Ĉinio ellaboris ankoraŭ plibonan regan sistemon por efektive zorgi la sanon de virinoj gravedaj kaj akuŝaj.