La 17-an de aprilo, ĉina vicministro pri laboro kaj socia garantio Zhang Xiaojian esprimis, ke en la jaro 2006, la nombro de novaj enokupigitoj en la ĉinaj urbaro kaj kamparo unuafoje superis 10 milionojn. En la kuranta jaro, Ĉinio plivastigos enokupigajn kanalojn, por akceli stabilecon kaj harmonion de la socia situacio.
En iu korelativa kunveno okazinta en la ĉina okcidenta urbo Xi'an, Zhang Xiaojian diris, ke en la kuranta jaro la ĉina registaro pliigos novajn enokupigitojn je 9 milionoj, kaj re-enokupigos 5 milionojn da senlaboruloj.
|