• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-19 14:17:26    
Pafmortigo okazinta en Virginia Politekniko konsternis sudkoreojn

cri

Korea Respubliko konsteniĝis tuj post kiam oni konfirmis, ke sudkoredevena studento faris pafmortigon, kiu okazis la 16-an de aprilo en la usona Virginia Politekniko. La registaro kaj diversaj rondoj de Korea Respubliko esprimas funebron al viktimoj, kaj esperas, ke tiu ĉi evento ne portu negativan influon al Korea Respubliko.

Rilate al tiu ĉi evento, Roh Moo-hyun, prezidento de Korea Respubliko, publikigis deklaron kaj faris parolon, funebran al viktimoj. Laŭ raporto, antaŭ ol oni konfirmis suspektaton, Roh Moo-hyun esprimis profundan funebron al viktimoj, tamen en la 18-a, kiam li informiĝis, ke sudkoredevena studento faris la pafmortigon, li forte skuiĝis kaj tuj esprimis kondolencon al usona prezidento Bush pere de la korearespublika ambasadorejo en Usono. Poste en gazetara konferenco, okazinta post lia renkontiĝo kun itala ĉefministro Romano Prodi, li refoje esprimis kondolencon al Usono. Li diris, ke la korearespublika popolo suferas grandan maltrankvilon kaj fortan malĝojon pro tiu ĉi evento, kaj esperis, ke Usono rapide sin liberigu el tiu ĉi malĝojo kaj revenigu trankvilon. Ankaŭ la ĉefministro Han Dack-soon esprimis profundan funebron al la viktimoj kaj kondolencon al familianoj de la viktimoj kaj la usona popolo reprezentante la korearespublikajn registaron kaj popolon. La 17-an, eksterafera kaj komerca ministro Song Min-soon sendis telegramon al usona ŝtata sekretario Condoleezza Rice por esprimi profundan funebron al senkulpaj viktimoj.

Diversaj rondoj de Korea Respubliko esprimis kompaton kaj funebron al la viktimoj. Vespere en la centro de la ĉefurbo Seulo iuj societoj okazigis funebran kunvenon, kaj ankaŭ en aliaj lokoj oni okazigis diversajn funebrajn ceremoniojn. Retumantoj starigis retpaĝaron funebran al la viktimoj, ili ĝenerale opinias, ke la pafmortigo apartenas al individua konduto, kaj ĝi havas neniun rilaton kun gento aŭ nacio, kaj esperas, ke la usona popolo ne malŝatu sudkoreojn.

Post kiam oni konfirmis, ke sudkoredevena studento faris la pafmortigon, la registaro alte atentas sekurecon de sudkoreoj loĝantaj en Usono. La prezidento Roh Moo-hyun tuj okazigis kabinetan kunvenon por diskuti pri gravaj sekvoj de tiu ĉi evento kaj esplori kontraŭplanon. Li emfazis, ke oni apliku rimedojn por eviti atencon al sudkoreoj loĝantaj en Usono kaj negativan influon al la rilatoj inter Korea Respubliko kaj Usono. La 18-an, korearespublikaj ambasadorejo kaj konsulejoj en Usono publikigis proklamon. Ili atentigis al sudkoreoj ne inciti usonanojn nek viziti amuzejojn por eviti danĝeron. La 17-an, Lee Tae-sik, korearespublika ambasadoro en Usono, ĉeestis al funebra kunveno, okazigita de eklezio en Vaŝingtono. Li proponis, ke kadre de sudkorea eklezio oni alterne fastu dum 32 tagoj por dividi malĝojon de familianoj de la viktimoj kaj de la usona socio.

Usono komprenis pozitivan respondon de Korea Respubliko, kaj esprimis, ke tiu ĉi evento ne ĝenos la rilatojn inter Usono kaj Korea Respubliko.