• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-20 13:55:40    
Nova esploro de ĉina kampara financa reformado

cri

Kampara financa reformado estas la grava kampo de ĉina financa reformado. En la lastaj jaroj, ĉinaj financaj administraj kaj kontrolaj fakoj taŭge reguligis politikon pri eniro de bankaj kaj financaj establaĵoj en la kamparon kaj stimulis diversajn kapitalojn eniri en kamparajn financajn establaĵojn por helpi al 800 milionoj da kamparanoj pli rapide sin riĉigi. Samtempe kun tio, ankaŭ amaso da novtipaj financaj organizoj konformantaj al la kamparo sinsekve aperis en la kamparo. Hodiaŭ ni gvidos vin eniri en la ĉinan kamparon kaj kompreni la staton de financa subteno al kamparanoj.

Post la mezo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, pro maltrankvilo pri kredita risko, ĉinaj diversaj komercaj bankoj laŭgrade sin retiris el la kamparo, tio kaŭzis iun vakuan staton de la kredita servado en la kamparo, krom popolkredito, kamparanoj malfacile plivastigis produktan skalon aŭ laboris pri flankokupada produktado per kredito el normalaj financaj establaĵoj. Nun ŝanĝiĝas la stato.

La 1-an de marto de la kuranta jaro en la ĉinaj provincoj Sichuan kaj Jilin, fondiĝis 3 novtipaj financaj establaĵoj, vilaĝaj kaj urbetaj bankoj. Laŭ koncerna difino, kiel bankoj specialaj por servado al la kamparo, ili liveras financan servadon unue por kontentigi postulon de evoluado de la kampara ekonomio. Ĝenerala direktoro de vilaĝa banka limigita korporacio Dongfeng Chengxin en la provinco Jilin sinjoro Ding Xiaobo konigis al raportisto, ke ĉefaj klientoj de la vilaĝa banko estas lokaj kamparanoj.

"Nia vilaĝa banko estis instalita por popolanoj, ĉiuj niaj kreditaj programoj por kamparanoj, ni ĉefe liveras kreditojn por plantado kaj bredado en la produkta procezo de kamparanoj kaj celas helpadon al kamparanoj por ilia rapida riĉiĝo kaj servadon al socialisma nova kamparo."

Laŭ konigo, vilaĝa banko havas la trajton, ke sankcio kaj asigno de kredito estas rapida kaj la kredita interezo estas malpli multa ol tiu de popolkredito. Kaj vilaĝa banko povas krei financajn produktojn pri evolua efektivo de la nunaj agrikulturo kaj kampara ekonomio, ĝi faras negocon laŭ la principo de merkatigo kaj formas negocan ordon intiman al la kampara efektivo.

1 2 3