• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-20 15:39:29    
Ĉina Malferma Golfokonkurso en Ŝanhajo (foto)

cri

La 14-an de aprilo en Ŝanhajo finiĝis Ĉina Malferma Golfokonkurso, en kiu aŭstria sportisto Marcus Brier gajnis la ĉampionan pokalon. Estas menciinde, ke el 75 sportistoj partoprenantaj en la finalkonkurso estas 7 ĉinoj, tio estas rekordo en la historio de Eŭropa Turneo. Rapida progreso de junaj sportistoj el la ĉina ĉeftero kaj Taiwan alportas al Ĉinio esperon en tiu ĉi sporto.

Ĉina Malferma Golfokonkurso, okazigita de la Ĉina Golfa Asocio, estas kombinaĵo de la Eŭropa Turneo kaj Azia Turneo, kaj havas 13-jaran historion. Estas ĝojige, ke 7 ĉinaj sportistoj akiris kvalifikon por la finalkonkurso, la nombro atingis rekordon. El ili estas 4 junuloj: 15-jara Ye Jianfeng kaj 17-jara Han Ren el la ĉina ĉeftero, kaj la fratoj, 15-jara Pan Zhengzhong kaj 19-jara Pan Fuqiang el Taiwan. Estas mirinde, ke la 4 junuloj estas amatoroj, kaj ili akiris la kvalifikon venkinte plurajn profesiajn ludistojn en la kvalifikkonkurso.

Sinjoro Kyi Hla Han, prezidanto de la Azia Turneo, diris al raportisto, ke pluraj ĉinaj amatoroj sukcesis en la kvalifikkonkurso, ili estas vere bravaj. Ankaŭ Zhang Lianwei, la plej fama golfisto en la ĉina ĉeftero, partoprenis la konkurson. Bona prezentado de la junaj sportistoj multe inspiris lin. Li diris, "Tio estas grava progreso, ĉar antaŭe neniam estis 7 ĉinaj golfistoj kvalifikataj samtempe por la finalkonkurso."

La konkurso ne nur tiris al si grandan nombron da ĉinaj fanoj, sed ankaŭ vekis atenton de la mondo. En la konkurso raportisto intervjuis sinjoron George Oclady, prezidanton de la Eŭropa Turneo. En Ĉinio tiu ĉi sporto estas relative malprogresinta, kaj la nivelo de ĉinaj golfistoj estas malpli alta ol tiu de sudkoreaj kaj hindaj sportistoj. George Oclady diris, ke Ĉinio komencis praktiki tiun ĉi sporton malfrue, tamen li vidis, ke en Ĉinio estas multaj tre eminentaj golfistoj, ili estas kapablaj preskaŭ same kiel tiuj el Korea Respubliko kaj Hindio; oni devas stimuli ĉinajn ludistojn multe partopreni konkursojn, precipe internaciajn, tio estas la plej rekta maniero por progreso.

Sendube progreso de junaj ludistoj vekis priatendon de ĉinoj pri perspektivo de tiu ĉi sporto en Ĉinio. Zhang Lianwei opinias, ke en Ĉinio certe aperos pli multe da altnivelaj golfistoj, se oni starigos kompletan trejnan sistemo por ke pli da junuloj povu akcepti bonkvalitan trejnon. Li diris: "Niaj ludistoj vere progresis, kaj pli da talentuloj aperos, ĉar regula okazigo de la konkurso liveras al ludistoj bonan ŝancon por progreso; mi estas konvinkita, ke en la proksima estonteco ĉinaj ludistoj akiros bonan atingon."

Rapida progreso de ĉinaj ludistoj eble donos ĉinan nuancon al tiu ĉi sporto monde influiva.