• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-21 17:08:40    
Regenerebla energio de Ĉinio eniris en rapide disvolvan periodon

cri
La 20-an de aprilo, s-ro Mao Rubai, ĉefo de Komisiono pri Medio kaj Profitfonto sub la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke unu jaron post kiam Ĉinio ek-praktikis leĝon pri regenerebla energio, tia energio jam eniris en rapide disvolvan periodon.

En iu korelativa kunsido okazinta en Pekino, s-ro Mao Rubai diris, ke Ĉinio akiris relative grandan progreson en praktikado de la leĝo pri regenerebla energio, kaj diversaj kompletigaj kodoj kaj teknikaj kriterioj estas sinsekve publikigitaj. La ĉina registaro aktive akcelas ekspluatadon kaj utiligadon de biomateriala elektrumado kaj kampara metano, ankaŭ faris multajn laborojn por popularigi ekspluatadon kaj utiligadon de sunenergio kaj tervarma energio.

La regenerebla energio konsistas el la energio el suno, vento, akvo, biomaterialo, tervarmo kaj maro, kaj estas profitfonto regenerebla kaj utiligebla eterne en la naturo. Laŭ plano, en la jaro 2020, la proporcio de regenerebla energio leviĝos ĝis 16% de nunaj 7% en Ĉinio.