• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-22 16:08:01    
Ĉinaj modeloj sur la T-scenejo(foto)

cri

Paŝado sur la T-scenejo, kiu gvidas modon, alfrondado al sennombro da flagrolampoj, jen de modelo, profesio avidata de multaj beluloj kaj belulinoj en Ĉinio. Hodiaŭ ni alproksimiĝu al kelkaj ĉinaj modeloj.

Kun alteco de 180 centimetroj, longa nigra hararo, grandaj parolkapablaj okuloj, la juneco pretas flori sur vizaĝo. Ne estas troa la vorto "supera temperamento" por priskribi 20-jaraĝan modelon Zhang Yingqian. Zhang Yingqian devenis de la provinco Liaoning en la nordorienta parto de Ĉinio. Ŝi estas ĉampiono de la 6-a ĉina konkurso de profesiaj modeloj. Kaj nun ŝi jam subskribis kontrakton kun iu pekina fama modela kompanio. Ŝi diris:

"Ili opinias, ke mi havos belan perspektivon en ĉi tiu fako. Miaj staturo, vizaĝo kaj aliaj "hardvaroj" tre taŭgas, ke mi estu profesia modelo. Al mi konformas diversaj vestaĵoj, sed mi preferas la vestaĵojn kun elstaraj karakteroj."

Zhang Yingqian unuafoje kontaktis la modelan fakon, kiam ŝi lernis en mezlernejo. Tiam funkciis multaj model-trejnejoj apud ŝia hejmo. Kaj multaj knabinoj kun bonaj kondiĉoj partoprenis en trejnado. Ankaŭ Zhang Yingqian partoprenis en tia trejnado. Poste kun subteno de la gepatroj, ŝi eniris en specialan model-trejnan lernejon post ekzameno, kaj fariĝis profesia modelo.

Nuntempe troviĝas pli ol 50 mil profesiaj modeloj kiel Zhang Yingqian en Ĉinio. Kaj funkcias pli ol 5 mil model-agentaj kompanioj. Pri la demando, kial ili volas fariĝi modelino, diro de modelo Wu Xiaochen estas plej rekta:

"Televidante la famajn modelojn, mi tre envias ilin. Mi pensas, ke ĉi tiu profesio estas tre superba kaj okulfrapa. Tiel multaj flagrolamoj celas min. Mi plej memfidas tiam, kiam mi paŝas sur la T-scenejo."

Por havi la superban momenton antaŭ publiko, necesas diligenta ekzercado . Modelo Zhang Yingqian diris, ke ili devas akcepti multe da trejnado.

Sed Zhang Yingqian pensas, ke por idealo, estas inde toleri la malfacilaĵojn. Ŝi diris:

"Nun mi pensas, ke tio estas inda. Antaŭa penado ne vaniĝis. Nun mi povas montri min sur scenejo."

Inter la junaj virmodeloj, 28-jaraĝa Wang Hui estas unu el la plej elstaraj. Li ne nur prezentas vestojn, sed ankaŭ partoprenas en multaj publikigaj ceremonioj de aliaj produktoj, ekz. juveloj, porteblaj komputiloj, horloĝoj, aŭtoj, poŝtelefonoj, ktp. La desegnistoj diris, ke la montriĝo de Wang Hui sur T-scenejo estas profunda, kaj li povas bone ekspliki la modan internecon de la produktoj per korpa lingvo.

Wang Hui diris al raportisto, ke iujare li partoprenis en farado de iu televida reklamo sur la monto Xiangshan. Kaj li ludis rolon de maratona sportisto. En vetero kun temperaturo de dekkelkaj gradoj sub nulo, li portis veŝton kaj pataloneton, kaj kuris du tagojn sur la monto Xiangshan. Tiu sperto profunde impresis lin. Li diris:

"Mi sentis bone en komenco. Sed poste estis malfacile toleri. Estis centoj kaj miloj da amasaj aktoroj. Ili sentis sin malvarma kun vatita jako. Kaj mi portis nur veŝton. Reveninte en vespero, mia korpo estis malvarma. La malvarmeco eniĝis en mian korpon."

Kvankam iam la laboro estas laciga, tamen multas la momentojn ĝojigaj al la modeloj. Enspezo de la ĉinaj modeloj estas rilative alta. Ili enspezas ĉirkaŭ 10 milojn da juanoj de renminbi ĉiumonate. En libera tempo, la modeloj ofte kune manĝas, kantas en kantejo.

Ĉiuj scias, ke la modeloj manĝas "junecan manĝaĵon", do, kio estos estonteco de la junaj modeloj? Iuj pli aĝaj modeloj jam ekplanis sian estontecon. Modelo Wang Hui diris, ke restante longe en la moda rondo, oni nature havas familiaran inklinon al ĝi. Estonte li ne laboros kiel modelo, sed lia laboro ankoraŭ rilatos kun modo. Li diris:

"La kontaktebla sfero de ni modeloj estas tre vasta. Ni povas establi amikan rondon kun ĉiuj gastoj, al kiuj ni servas. Ni povas establi rilatojn kun aliaj homoj. Grava estas tio, ĉu vi atentas aŭ ne. Pri estonteco, mi ankoraŭ pli inklinas al modo, ĉar ni kontaktas la belajn kaj okulfrapajn aĵojn."

Krome, iuj modeloj fondis sian propran aferon kiel modelino Jiang Peilin, kiu funkciigas model-agentan kompanion prospere.