• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-22 16:32:18    
Ĉinio starigos petrolan strategian rezervon egalan al 30-taga importa kvanto

cri
La 21-an de aprilo, ĉina altranga oficisto esprimis, ke en la jaro 2010, Ĉinio finkonstruos la petrolan strategian rezervon egalan al 30-taga importa kvanto.

En la jarkunveno de Bo'ao-a Azia Forumo, vicestro de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono Chen Deming diris, ke laŭ la evoluada bezono, Ĉinio devas starigi sufiĉe da petrola rezervo, por preventi abruptan komplikan staton, kaj akurate fari urĝan trakton.

Ĉinio estas la dua granda petrolo-konsuma lando tuj post Usono en la mondo, kaj la tria granda petrolo-importa lando tuj post Usono kaj Japanio. Nuntempe, Usono, Japanio kaj aliaj landoj jam starigis la strategian petrolan rezervon egalan al 90-taga uz-kvanto.

Chen Deming emfazis, ke en projektado de sia petrola strategia rezervo, Ĉinio konsideras unuflanke pri sia ekonomia evoluado, aliflanke ankaŭ pri influo al la monda energia merkato.