La 21-an de aprilo, ĉinaj kaj alilandaj specialistoj, kiuj ĉeestis al Bo'ao-a Azia Forumo, montris, ke la azia regiono urĝe bezonas fondi integrecan mekanismon pri energia kunlaboro, por kontentigi stabilan bezonon de la rapide kreskanta ekonomio al energio.
Koncerna respondeculo de Deloitte & Touche esprimis, ke nun estas la eksterordinara tempo por energio, la rezervo de petrolaj profitfontoj de Azio estas ne multa, sed ĝia bezono pri petrolo estas grandega, tial la aziaj landoj devas fari kunlaboron inter si, kaj nun Ĉinio kaj Hindio jam komencis kunlabore aĉeti petrolon kaj naturan gason por rezervado.
Iu profesoro el Seula Universitato proponis fondi unuecan strategian platformon por helpi realiĝon de energia sekuro, starigi mekanismon pri energia kunlaboro kaj formi unuecajn merkaton kaj voĉon de Azio. Tamen la aziaj landoj devas ellabori komunan planon por garantii la prezan stabilecon.
|