• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-23 16:03:30    
Wen Jiabao diris: Necesas ellabori pli da politikoj favoraj al kamparo

cri

Laŭ raporto de Ĉina Radio Internacia, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke necesas ellabori pli multajn politikojn favorajn al la kamparo, kaj transigi pli multajn investojn tien, por ke la kamparanoj vere riĉiĝu.

De la 20-a ĝis la 22-a de aprilo, Wen Jiabao faris inspektadon pri la nuntempa ekonomia kaj socia evoluado, precipe pri agrikulturo kaj la kamparo en la provinco Jiangxi, suda Ĉinio. Li diris, ke en la konstruado de la nova kamparo, oni devas solvi la problemojn plej zorgatajn, plej rektajn kaj plej realajn problemojn de la kamparanoj, respekti ilian deziron kaj doni al ili efektivan profiton.

Dum sia inspektado, Wen Jiabao prezidis kunsidojn de kamparaj kadroj kaj kamparanoj, kaj aŭskultis iliajn opiniojn pri agrikultura kaj kampara laboroj.

La plejparto de la ĉina loĝantaro vivas en la kamparo, sekve agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj estas la problemoj ege atentataj de la ĉina registaro. De 2003 ĝis 2006, por solvi tiujn problemojn, la ĉina centra financo elspezis 1 110 miliardojn da juanoj, kaj la jara meznombra pliiga sumo superis 15%. En la kuranta jaro, la pliparto de pliigataj registaraj investoj estos uzata por konstruado de la nova kamparo.