Laŭ raporto de Xinhua Novaĵagentejo, de post kiam Ĉinio efektivigas la programon pri ekologia protektado en la natura parko de tri-rivera fonto en la ĉina nordokcidenta provinco Qinghai, la totala jungita areo de eroziita tero atingis 540 mil hektarojn, kaj la kot-sabla kvanto enirinta en Flavan Riveron meznombre reduktiĝis je 10%.
La tri-rivera fonto estas komuna fonto de Yangzi-rivero, Flava Rivero kaj Lancang-rivero, tre gravaj riveroj de Ĉinio. De longa tempo, pro diversaj kaŭzoj homaj kaj naturaj, en tiu regiono aperas dezertiĝo de stepoj kaj degenero de la humida tero.
|