• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2007-04-24 14:24:01    
Forpasis rusa eksprezidento Boris Yeltsin (foto)

cri

La 23-an de aprilo, rusa eksprezidento Boris Yeltsin forpasis en la aĝo de 76 jaroj pro kormalsano. Poste la rusa prezidento Vladimir Putin faris parolon en televida kanalo. Li proklamis, ke la 25-a de aprilo estu la tutlanda tago por funebro al Boris Yeltsin. Putin diris, ke Boris Yeltsin estis malkaŝema kaj kuraĝa nacia gvidanto; li kuraĝis porti ĉiujn respondecojn pri sia strebado; pro lia iniciato Rusio adoptis novan konstitucion, kaj ĝuste pro li Rusio komencis la novan epokon. La rusa Novaĵa-Buroo anoncis, ke la 25-a de tiu ĉi monato oni ripozigos lin en la nova Virgina Tombejo de Moskvo, kaj okazigos ceremonion en la preĝejo La Savanto por ke oni esprimu lastan respekton al li.

Boris Yeltsin naskiĝis en kamparana familio en la rusa ŝtato Sverdlovsk, la 1-an de februaro, 1931. Diplomiĝinte de la politeknika instituto Urals, li enoficiĝis en la hejmloko. Tie li laboris en 30 jaroj, kaj intertempe li servis kiel la partia unua sekretario de la ŝtato Sverdlovsk.

Surposteniĝinte en Moskvo, Boris Yeltsin servis kiel sovetia ministro pri konstruo, sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetio kaj la partia unua sekretario de Moskvo. En 1989 li estis elektita kiel sovetia popola reprezentanto. Julie de 1990 en la 28-a Kongreso de la Komunista Partio de Sovetio, reprezentante la Demokratian Programon, li elmetis proponojn por reformi la socion, tamen ili estis rifuzataj, kaj post la kongreso li deklaris sin retiri el la Komunista Partio. Junie de 1991 li elektiĝis kiel rusa prezidento. En la sama jaro li kune kun gvidantoj de la tiamaj sovetiaj 10 respublikoj proklamis Federacion de Sendependaj Landoj. Julie de 1996 li refoje elektiĝis kiel rusa prezidento. La 31-an de decembro, 1999, li deklaris antaŭdate fini la prezidentan servodaŭron kaj nomumi Valdimir Putin aganta prezidento.

Post la emeritiĝo Boris Yeltsin ne estis preteratentata de la publiko. La 1-a de februaro estas la 75-a datreveno de lia naskotago, vespere de tiu ĉi tago en Kremlo oni okazigis speciale por li solenan festenon, al kiu ĉeestis pli ol 200 personuloj. Ankaŭ liaj malnovaj amikoj, la usona eksprezidento Bill Clinton kaj la germana eksĉefministro Helmut Kohl donis al li honoron per persona ĉeesto. En la festeno Boris Yeltsin, vestita per malhela kompleto kun hela kravato, gaje kaj vigle babilis kun gastoj, kaj ŝajnis pli vigloplena ol tiam sur la prezidenta posteno. Rusaj amaskomunikiloj diris, ke li estas la plej feliĉa emerito en Rusio.